Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/46

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pilis (kun P. Firu) la unuan E-R kaj R-E Vortaron (1932). Kunlaboris ĉe ,LM’. Ne plu verkas.


Berger Joseph Ferdinand, (ps. Jofebo, B. K.), germano, redaktoro de Heroldo de E. Nask. 7 okt. 1894 en Edersdorf, Ĉeĥoslovakujo. E-isto de 1910. Fondis grupon en Waldshut, (Germ), gvidis kursojn tie, en Hispanujo kaj en Koln. Kunlaboris por pluraj E gazetoj. Trad.: La vojo returne, de Remarque, 1931; kunlaboris en la traduko de En okcidento nenio nova, de Remarque, 1929. De 1934 gvidestro de Revelo.


Berger Leopold, ĉeĥo, ĥemia inĝeniero. Nask. 9 marto 1887 en Vrchoslav. E-isto de 1908. Funkciulo de diverslokaj kluboj. Fondinto de Bohema E-Servo kaj eldonanto de BES Adresaro (v.). Eld. de jarkolektoj de prop. gazetoj. Verkis Ĉ-E Vortareton.


Bergiers (berĵie) Leon, belgo, organizanto. Nask. 30 jun. 1904 en Bruxelles. Prizorgis la interhelpan movadon, lit. kursojn, verkis francan teatraĵon, kunlaboris al ruslingvaj revuoj. E-isto de 1922. Havis gravan rolon en SAT, ĝis proks. 1930, de kiam li ne partoprenas movadan vivon. Verkis multajn rakontojn, priskribojn pri nuntempaj verkistoj por SR, La Nova Etapo. Libroforme aperis: tradukoj Servo kapabla de Eekhoud, 1927; La Morto de Blanko de Tousseel, 1925; la originalaĵo Ili, 1921.


Berki Géza, hungaro, direktoro de juĝejaj helpkontoroj. Nask. 3 marto. 1892 en Szatmárnémeti (nun en Rumanujo). Dir. de ĝardeninstituto, ktp. Multajn jarojn unu el la gvidantoj (sekr. de HES) de tre vigla E movado en Debrecen.


Berman Oskar, komerc-ekonomia red. en Lodz (Polujo). E-isto ekde 1915. Laboras por E precipe sur turisma kampo; gvidas karavanojn. Prez. de ES en Lodz. Multaj prop. artikoloj pol-, german- kaj hebrelingvaj.


Bern. ĉefurbo de Svislando, 113.000 loĝantoj. — 9-a UK 24—31 aŭg. 1913, 1015 kongresanoj el 30 landoj; fidesprimo al la Lingva Komitato; akcento de kunagado.


Bernfeld Erwin Gerhard, aŭstriano, germano, ŝtata ofic. en Wien. Nask. 10 nov. 1891 en Wien. E-isto de 1924, sekr. en grupo Ofichavantoj«-Wien, prez. ĉe »Aŭ. Pacifista Soc. E«,-Wien. Depost 1926 ĉefdel. de UEA.


Berthelot (bertölo) Paul, franco. Nask. 1882, mortis 2 nov. 1910 en Conceiçao de Araguaya (Brazilo). Lernis E-n 1900, kiam li studis en la liceo de Reims. Fervora propagandisto, li fondis la gazeton Esperanto (18 jun 1905), kiun li transdonis en 1906 al Saussure kaj Hodler. Iniciatinto de Int. Socia Revuo. Li forvojaĝis al Brazilo, kie li daŭrigis sian propagandon. Grave kaptita de tuberkulozo, li pasigis siajn lastajn semajnojn instruante la monaĥojn kiuj flegis lin, kaj preparante kun ili latinan lernolibron Compendium grammaticae E. Li enpresis en »E« la unuan provon de vortaro E-E (kun E-e redaktitaj difinoj de la radikoj). Verkis (kun Cart kaj Merckens): Vortaro franca-E-a, 1903 — (kun Lambert) Komercaj Leteroj, 1903 — Provo de ĥemia nomigado en E 1904 — Fonetika litera skizo pri kelkaj konsonantoj (sub la ps. Marcelo Verema), 1904. LK. 1909.

L. BASTIEN.


Bertoli Alfons, kroato. Nask. en. 1895 en Zadar (Zara), mortis 22 okt. 1926 en Zagreb. Frue aliĝis al E. Postmilite multe laboris en Zagreba ES, samtempe estante helpanto de la red. de La Provo kaj konkordo. Estis sekr. de SEL. Kelkaj literaturaĵoj.

Ŝ.


BES: Bohema E-Servo, v.


BES-a Adresaro de E-istoj el ĉiuj landoj. Eld. de BES (L. Berger). Unua eld. 1919, 40 p., deka eld. 1932, 116 p. 1107 adresoj. »Ĝi povas esti grava praktika helpilo al la korespondema kaj interŝanĝanta E-istaro — kondiĉe, ke la personoj vere respondas.« (P. B., Bibliografia Gazeto, 1933, p: 24.)


Beveridge (beveriĝ) John, skoto, pastro. Nask. 29 jun. 1857 en Ayrshire. E-istiĝis 1907. Unua prez. de Skota EF. Unu el la tradukintoj de la Nova Testamento. Artikoloj en multe da E gazetoj.