Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/47

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Bialystok (elp. bjaŭistok, Z uzadis: Bielostoko). Urbo en la orienta parto de Polujo, kun 97.185 loĝantoj. Tie naskiĝis 15 dec. 1859 Z en dometo signita n-ro 6. ĉe strato Zielena (signifas: Verda), kiu nun estas nomata Strato Z-a. Sur la naskodomo de Z pendas marmora tabulo. En la dorno troviĝas ora libro, en kiun enskribiĝas ĉiuj vizitantoj. La diverslingveco de la loĝantaro kaj la ofte neamikaj interrilatoj inter la diversaj gentoj donis al Z la impulson krei L. I. Dufoje okazis tre solenaj postkongresoj en la urbo (1927 kaj 1931). En la publika ĝardeno staros 12 metrojn alta monumento de Z laŭ projekto de la fama varsovia skulptisto A. Ostrzega, »Babela Turo«. La ĉefdel. de UEA por la pola teritorio, j. ŝapiro, loĝas en B. v. Stratoj.

E. WIESENFELD


Bianchini J., italo, pastro en Friuli. Verkoj: Hebrea kalendaro, 1906; du E-lernolibroj italaj, 1913; lernolibro de itala lingvo 1913; tiu de Latina lingvo, 1914—15; (ambaŭ por E-istoj); prop. broŝuro. Kunlaboris je Espero Katolika. L K.


Biblio. Ne nur de la religia vidpunkto, sed ankaŭ pro ĝia elstara literatura valoro, la B. estas rigardata de granda parto de la homaro ĉefa literaturaĵo de la mondo. Z mem konstatis tiun gravecon, kaj jam en La Revuo, en ĝia unua volumo, kontribuis tradukaĵojn de La Predikanto. En la U. K. en Cambridge en 1907 komitato formiĝis por akceli la tradukadon de la B. Komitato elektita dum la brita kongreso en Leeds en 1909, entreprenis la tradukadon de La Nova Testamento el greka teksto. La ĉefan laboron plenumis pastro John Cyprian Rust kaj A. E. Wackrill kaj la traduko aperis en 1912 ĉe la Brita kaj Alilanda Biblia Societo kaj Nacia Biblia Societo de Skotlando. La tasko pri la La Malnova Testamento kuŝis en la plej kompetentaj manoj de Z mem, kiu kun admirinda persisto plenumis la laboron, tradukante el la hebrea originalo, kaj fine liveris la lastajn paĝojn nur kelkajn semajnojn antaŭ sia morto en 1917. Z konfidis la finpretigon al brita komitato, kies ĉefa laboranto estis J. M. Warden. Dum la U. K. en Edinburgh, 1-an de aŭg. 1926, en Diservo en la katedralo de S-ta Giles, Ia tuta E-a Biblio estis solene kaj publike dediĉita. La eldonon kaj la kliŝigon de la kompostaĵo ebligis malavara financa subteno de f-inoj Peckover. (v. ,E’, Genève, 1926, p: 137.) — Nombro de bibliopartoj venditaj en E ĝis 31 dec. 1931, estas: Biblioj kompletaj: 5444, Novaj Testamentoj kompletaj: 22,727, . Evangelioj kaj Psalmaro (aparte eldonitaj): 14,231.

M. C. BUTLER.


Bibliografia Gazeto. Kvaronjara eldonaĵo de L. M. en 1933; formato 15x22 cm; tuta paĝonombro 72. Redaktis Kalocsay, multe kunlaboris Totsche. Ampleksan lokon okupis la detalaj recenzoj, estis rubriko Revuo de revuoj, informoj pri AELA, ktp. Ekde 1934 B. G. estis anstataŭata per Lingvo Libro (v.)


Bibliografio de Internacia Lingvo. Historia sistema katalogo. Ellaboris kaj komentaris P. E. Stojan. UEA, 1929, 560 p., formato 24x16 cm. »S. ne limigis sian serĉadon al E, nek al aliaj sistemoj de helplingvoj; li vastigis ĝin, ampleksante ĉion, kio iel militis, vane aŭ sukcese, kontraŭ la baro de l’ diverslingveco. Tial, li studis la provojn de universala alfabeto, de filozofia gramatiko, de logistiko, de pasigrafioj, aŭ la uzatajn gestlingvojn, ciferskribojn, int. stenografiojn kaj signarojn. Ĝi estas esence la listo de ĉiuj verkoj, kiuj traktis la ĵus cititajn temojn, kun montro de l’aperdato, loko, presejo, paĝnombro kaj formato. Pri la gravaj verkoj, tiujn informojn akompanas mallonga resumo, aŭ citaĵoj, aŭ rimarkoj de l’ kompilinto. La verko, kaj ĝiaj diversaj ĉapitroj, estas prezentataj per atentindaj enkondukaj artikoloj. Ĉio atingebla estis uzata.« (G. S., ,E’, 1930, p: 34.) Tiu ĉi gravega verko estis plej multe uzata dum la redaktado de la Enciklopedio, kaj malgraŭ ĝia nepraktika dividado, ĝi tre faciligis la redaktan laboron.


Biblioteko de BEA. (Brita E-ista Asocio). En 1922 BEA starigis Konsultan Bibliotekon. Iu amiko donacis