Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/470

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

(La artiko!on preparis — E-Centro Rumana, kompletigis A. Cseh.) L i t e r a t u r o . Aŭtoroj de lernolibroj: Robin, Kimel, Beraru, Vanghelovici. ktp.; tiuj de vortaroj: Frollo, Kimel, Firu. Pli gravaj tradukajoj el la R. literaturo: »Niĉjo Mensogulo« kaj aliaj noveloj de Bratescu Voinesti»Nobela peko« de M. Sadoveanu; »Sonorilo kaj kanono« de E. Isac; ĉiuj tri trad. de T. Morariu; »Rumana bonhumoro en e'.ektitaj r akontoj«, trad. de P. Firu kaj S. Pragano.

Runzberg Hjalmar Johannes (Nino), svedo finnlanda, poeto, literaturisto, d-ro fil. Nask. 27 majo 1874 en Roma (Ital.), mortis 15 febr. 1934. Verkoj pri literaturo kaj folkloro; poezio originala kaj traduka en sveda lingvo. E-istiĝis en 1901 per Cart en Paris, partoprenis la UK en Boulogne, 1905. Fondinto kaj multjara prez. de la ES »La Polusstelo« en Helsinki, apartenis dum pluraj jaroj al Ia estraro de EAF. Kursoj por blinduloj en 1907 aŭ 1908 kaj en la Universitato de Helsinki dum pluraj jaroj. Trad. la dramon en versoj, »Jo»nto« de H. Hertz.


Runstedt, Axel F., svedo, teol. d-ro, parofia pastro en Gokhem, preposto. Nask. 28 jan. 1861 en Beateberg. Studento de la univ. en Upsala, li trovis en librovendejo 31 marto 1889 ekzempleron de Nŭrnberga lernolibro de E. Lernis. Korespondis i. a. kun Grabowski, Einstein kaj Z. Verkis lernilon, 1890. Poste ne aktiva. Mortis 1934.


R. U. R. Kolektiva dramo de ĉ a p e k . E1 la ĉeĥa trad. Moraviaj E-Pioniroj, 1926, 110 p. »Ni estas dum estonta tempo sur insulo, kie estas fabrikataj mekanikaj homoj, anstataŭontaj la verajn por ĉiuj laboroj.« (G. S., ,E’, 1926, p: 55.)


Ruslando. v. ĉe la fino de la verko.


Rust John Cyprian, anglo, pastro anglikana. Mortis 29 jun. 1927. Dum 53 jaroj paroĥestro de Soham. Klera lingvisto, kun bona scio pri lingvoj hebrea, araba, siria krom kelkaj modernaj. La traduko de la »Nova Testamento« estas grandparte lia verko. La unua prediko en E estis la lia ĉe UK en Geneve, 1906.


Ruus Neeme, estono. Fond nto de EG en Parnu, kelktempe oficisto de estona ETK. Gvidinto de E-kursoj de Sveda E-Instituto.