Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/48

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

3S0 volumojn el sia privata kolekto kiel nukleon. De tiam la biblioteko daŭre kreskis per aldono de libroj donacitaj aŭ aĉetitaj, kaj de ĉiu nova E-a libro ĉe apero. La gvidanto de la biblioteko estas M. C. Buller, kiu klopodas, ke la biblioteko enhavu laŭ la eblecoj ĉion kun rilato al E aŭ al int.-lingva movado ĝenerale; ankaŭ verkojn pri lingva instruado kaj pri la filologio de naciaj lingvoj; kaj ĉiajn konsulto-librojn. Krom la ĉefa kolekto de libroj (en tri sekcioj laŭ grandoj), troviĝas ankaŭ apartaj kolektoj de broŝuroj, manuskriptoj, fotografaĵoj, prestranĉaĵoj, muziko, poŝt- kaj bild-kartoj, kaj glumarkoj: ĉio pri E aŭ kun E-a teksto. Sur aparta bretaro troviĝas la lastaj n-roj de la E-a gazetaro. La jarkolektojn oni bindigas laŭ eblo. Ĉio en la biblioteko estas klasita laŭ la decimala sistemo (Dewey Decimal Classification) kaj la plibonigoj de la Int. Bibliografia Instituto en Bruxelles. Laŭ tiu sistemo ĉiu temo ricevas difinitan numeron, kun aldonaj subdividoj por indiko de formo, loko, dato, lingvo, rilato, kaj aliaj vidpunktoj. Por la pri-E-a sekcio oni ellaboris apartan klasigon tre detalan. Ĉio en la biblioteko (libroj, broŝuroj, muziko, kaj eĉ gazetartikoloj) estas enskribita en unu komunan indekson. Tiu Klasita Katalogo listas ĉiun eron laŭ numera ordo, kaj montras ĉion, kion la biblioteko enhavas pri ĉiu temo. Troviĝas ankaŭ Alfabeta Indekso de titoloj, temoj, kaj nomoj, kiu ebligas ĉion trovi, eĉ sen kompreno pri la sistemo. La ĝeneralan laboron prizorgas la sekr. de BEA, M. C. Butler, la gazetan fakon atentas E. A. Hawkins, helpate lastatempe de F. B. Elvvell. La enskriboj en la Katalogo klasiĝis en 1931 jene:

0 Ĝeneralaĵo .....................................150

1 Filozofio ......................................350

2 Religio.........................................500

3 Sociologio......................................900

4 Filologio..................................... 1050

5 Scienco.........................................650

6 Teknologio ....................................1200

7 Arto, Sporto ...................................400

---

Transporto 5200

8 Literaturo ....................................1950

9 Historio, Geografio, Biografio.................1850

E0 Esperanta Movado ..............................1500

E: Esperanto Aplikata..............................600

E1—E9 Esperanta Lingvo............................1600

G.L.Gazetaro (propaganda, literatura)..............100

---

12800

Alfabeta Indekso..................................9800

---

Slipara sumo.....................................22600

Krom la libroj troviĝas ankaŭ 3720 kartoj kaj fotografaĵoj; 21 metroj da skatoloj plenaj de gazetoj, muziko, kaj bildoj; kaj 80 skatoloj da broŝuroj kaj manuskriptoj. Tial ke la biblioteko estas konsulta kaj ne prunta, oni ne permesas la forporton de libroj el la ĉambro; sed la tuta kolekto estas je la dispono de la studantoj. En ĝi troviĝas multe da libroj el la fruaj jaroj de E, kaj amaso da aferoj netakseble valoraj por la studantoj kaj ĝi rimarkinde kreskadas.

Laŭ BRITISH E-IST, 1931, p: 129.

Biblioteko de C. O. (Centra Oficejo). Unu el la celoj de Centra Oficejo (fond. 1905) estis: klasigi kaj konservi arkivojn, organizi bibliotekon, kolekti ĉiujn sciigojn, starigi bibliografion. Jam en 1905 ĝi kolektis en sia legoĉambro (51, rue de Clichy, Paris): bibliotekon enhavantan la ĉefajn verkojn aperintajn de la komenco, kolekton da revuoj kaj gazetoj, bibliografiajn katalogojn ordigitajn laŭ la bibliografia decimala klasigo, specialajn katalogojn (adresaroj ktp.)

Ĝeneralo Sebert , prez. de C. O., daŭrigis tiun kolekton, kiu en 1929 translokiĝis en la grandan Bibliotekon de la Pariza Komerca Ĉambro (27, avenue Friedland, Paris), dank’ al la malavara konsento de Sebert kaj al la favora sinteno de Andre Baudet, tiama prez. de la Ĉambro. Nun ĝi ricevas ankoraŭ nur kelkajn gazetojn.

Jen ĝia konsisto en 1929:

Fako A — Oficiala Gazeto: Oficiala Dokumentaro, kaj diversaj publikaĵoj de C. O. (55 volumoj).

Fako B — Jarlibroj (70 volumoj).