Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/49

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Fako C — Oficialaj raportoj pri la UK-j kaj Kongreslibroj (85 volumoj).

Fako D — Lernolibroj (335 volumoj).

Fako E — Vortaroj (140 vol.).

Fako F — Propagandaj broŝ. (600).

Fako G — Socialaj sciencoj, filozofio, juro, religioj, ktp. (300 vol.).

Fako H — Sciencoj puraj kaj aplikataj (220 vol.).

Fako I — Komerco, turismo, internaciaj foiroj (320 vol.).

Fako J — Literaturo (600 vok).

Fako K — Gazetoj (240 vol.).

Entute 3000 volumoj aŭ broŝuroj, plus 40.000 eltranĉaĵoj de ne-E-aj gazetoj.

L. BASTIEN.


Biblioteko de Davidov. En apudvolga gubernia urbo Saratov, Rusujo. Ĝi estas unu el la plej famaj L-bibliotekoj. Gia katalogo aperis dufoje: en 1908 ĉe Möller kaj Borel en Berlin kaj en 1911 ĉe Germana Akademia E-Ligo. Laŭ tiu ĉi dua eldono la biblioteko havis 1996 titolojn de libroj, broŝuroj kaj prop. folioj presitaj kaj hektografitaj (10.000 titolojn de ĉiaj eldonaĵoj, en kaj pri E enkalkulante muzikaĵojn, ilustritajn poŝtkartojn, fotografaĵojn, prop. markojn ktp.) jene dividitajn (statistiko de ECO) laŭ decimala klasifiko:

Filologio-lingvoscienco 53.90%
Literaturo              18.98%
Historio-geografio       7.16%
Bibliografio             3.00%
Socialaj sciencoj        3.26%
Aplikataj sciencoj       5.26%
Belartoj                 3.66%
Religio                  1.86%
Ekzaktaj sciencoj        1.56%
Filozofio                1.36%

Post la rusa revolucio 1917 la soveta registaro naciigis la bibliotekon, sed en 1921 pro malgrandigo de la regna buĝeto, «Saratova Polit-Prosvet« (liberiga regna institucio) rifuzis ĝian administran kaj financan prizorgadon. Privataj E-istoj (Sajapin, E. Ananjeva) faris heroajn klopodojn por konservi la bibliotekon, (I. S-ulo, 1925, n-ro 33.), kiam tiu magazena ejo, kie estis la biblioteko lokita, estis luigata al privatulo. En 1922 la bibliotekon renis sub sian protekton Saratova Societo, en feb. 1923 la gubernia filio Biblioteko de UEA de SEU, kies ĝen. sekr. Sajapin kun sia familio ekloĝis en ĝia malvasta trapolvita ejo. ĉa r la sama ejo servis ankaŭ kiel E-klubo, kursejo kaj librodeponejo, Sajapin estis devigata por du jaroj sigeli la ŝrankojn, por ke ne pereu la librotrezoro. Fine en 1925 la Saratova Gub. Polit-Prosvet komencis akceptadi kaj inventarigi tiun ĉi multekostan popolan propraĵon, sume 9500 ekzemplerojn ĉiuspecajn.

ŜIRJAEV

.


Biblioteko de la Lingvo Internacia. Fondita en 1894 laŭ propono de Z (E-isto, 1894, n-ro 3.), estis la unua kolekto de E lit. verkoj; ĝi estis presata en Nürnberg ĉe W. Tümmel kaj ĝia eldonado daŭris ĝis 1898. »La biblioteko, red. kun plej granda zorgemo de nia kara Majstro mem, aperadis laŭ formato 14x21. Ĝi enhavis pleje verkojn de rusaj aŭtoroj, aŭ tradukitaj, aŭ originalaj, kaj ankaŭ lernilojn en diversaj lingvoj. Netakseble valoraj estas por ĉiuj veraj E-istoj tiuj ĉi kajeroj kun verdaj kovriloj.« (El artikolo de K. Steier, represita en Möbusz: Dokumentoj, p: 33.)


Biblioteko de UEA, en Genevo (Geneve). Hodiaŭ la plej ampleksa biblioteko pri E kaj la tutmonda lingvo estas tiu de UEA. Ĝi apartenas al la Asocio kaj estas parte speco de dokumentiga fonto por la oficejo de UEA, la redakcio de ,E’ kaj pli vaste por la E-istoj, kiuj deziras informiĝi serioze pri ia detalo de la libraro de E. Iam, antaŭ la fondo de UEA la Svisa E-Societo starigis bibliotekon. Ĝin administris tre zorge du personoj: s-ro Schmid, filo de konata svisa E-isto Jakob Schmid, en Bern, kaj Eduard Stettler, la prez. de UEA. La biblioteko konsistis el kelkcent numeroj, plej parte binditaj libroj. Ed. Stettler veninta al Ĝenevo por libervole labori en la oficejo ue UEA prizorgis la bibliotekon. La Svisa Societo tamen ne tre interesiĝis pri tiu ĉi biblioteko kaj estis nefacile trovi iun, kiu daŭrigus la prizorgon. Por forigi balaston la SES cedis la bibliotekon al Hector Hodler, kontraŭ pago de modesta sumo.

La tiama Centra Oficejo kun siaj sep oficistoj tamen ne havis la tempon nek intereson pri la daŭrigo de la afero. Venis en 1913 nova oficisto,