Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/5

Ĉi tiu paĝo estis validigita
ANTAŬPAROLO

»Manko en nia literaturo de informlibro, kie Esperantistoj, precipe kursgvidantoj kaj kursanoj, povus senpene kaj rapide trovi koncizajn kaj ĝustajn sciigojn, necesajn al ili pri kio ajn rilatanta al la Esperanto-movado, kie estus koncentrigitaj kaj eternigitaj biografiaj notoj pri kiel eble plej multaj memorindaj agantoj de la movado, kaj cet., igis min entrepreni tiun ĉi malfacilan taskon, al kies plenumo mi dediĉis tutajn jarojn da laborado.« Tiujn vortojn ni legas en la antaŭparolo (apr. 1930) de Ivan Ŝirjaev, kiu en 1931 sendis sian laboraĵon al Literatura Mondo en sep malgrandaj kaj unu granda manskribitaj kajeroj. Tiu ĉi materialo estis la kerno kaj elirpunkto de la Enciklopedio de Esperanto kaj Ivan Ŝirjaev (mortinta en 1933), el kies artikoloj ni uzis multajn por la nova verko, fariĝis pro sia iniciato ĝia ĉefredaktoro. Estas dolore bedaŭrinde, ke li ne povis ĝisvivi la disbranĉiĝon de la arbo, kiu kreskis el la nobla semo de lia valora iniciato. Ni kredas, ke la verko ne malinde gardos lian karan memoron.

Dum la plivastigo de la Ŝirjaeva bazo, la celdifino multe plilarĝiĝis. En 1931 ni jam antaŭvidis ĉirkaŭ 440 paĝojn da teksto kun 3000 literoj paĝe kaj 200 paĝojn da bildmaterialo. La unua paŝo estis la varbo de kunlaborantoj. Pri ĝi ni tiom sukcesis, ke ni povas nomi la Enciklopedion la sola verko, pri kiu kunlaboris anoj de ĉiuj tendencoj en nia movado. Sed ĉi tiu sukceso samtempe pli kaj pli kreskigis la paĝonombron, tiel ke post laboro de tri jaroj, la redaktoroj liveris al la eldonejo tekston por 640 paĝoj kun po 4200 presliteroj kaj bildmaterialon por ĉirkaŭe 300 paĝoj. — Pli ol la duoblon de la antaŭfiksita amplekso! — Dank’ al tio, la verko nun estas ne nur simpla manlibro por elementaj bezonoj, sed verko taŭga ankaŭ por pli altaj pretendoj de propagandistoj, literaturistoj, lingvistikemuloj. Ĝi etendiĝas sur ĉiuj kampoj de la E-a vivo: movado, lingvo, literaturo.

Pri la grandega laboro de redakto orientu, ke la redaktoroj skribis dum tri jaroj plurajn milojn da leteroj (el kiuj cetere ne malgranda parto ne ricevis respondon), tiel ke por la afrankado de leteroj kaj cirkuleroj la eldonejo elspezis sume kaj ronde 800 frankojn svisajn.

Oni povas demandi, ĉu la Enciklopedio do estas kompleta? Nu, oni