Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/50

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Hans Jakob, kiu okupiĝis en sia libera tempo kaj daŭrigis kompletigi la tiam ankoraŭ tre modestan kolekton. Ĝi apartenis fakte ja al la posedanto de la gazeto ,E’, kiu transdonis la librojn ricevatajn por recenzo donace. Modesta kredito permesis akiri interesajn verkojn kaj de tempo al tempo iuj samideanoj donacis sian bibliotekon al ĝi. H. Hodler testamente donacis la bibliotekon al UEA (1920). La statuto de UEA mencias la administradon sub Art. kiu diras »50. La Biblioteko de UEA kolektas ĉiujn konservindajn E-lingvajn presaĵojn, kaj interesajn verkojn en kaj pri lingvoj int. Ĝi akiras ilin laŭeble el redakciaj ekzempleroj, donacoj kaj interŝanĝoj. Por la biblioteko kaj por materialo de E-ekspozicioj estu rezervata modesta kredito en la budĝeto. Tiom kiom la Centra Oficejo povas okupiĝi pri bibliotekaj aferoj, la aktivaj membroj rajtas pruntepreni materialon kaj librojn laŭ fiksitaj kondiĉoj.»

La sistemo laŭ kiu estas ordigata la biblioteko, estas tre simpla plene respondanta al praktika bezono. Starigis ĝin Ed. Stettler kaj el kelkjara sperto kompletigis la bibliotekisto de UEA.

La tuta materialo estas klasigata en 8 klasoj.

1. Helplingvo: (H) entenas propagandilojn, lernolibrojn kaj vortarojn naciajn-internaciajn, entute la lernadon.

2. Literaturo kaj Arto: (L) entenas la tutan beletristikon, tradukan kaj originalan. Subdivido: Poezio kaj muziko.

3. Scienco kaj Tekniko: (S) entenas sciencajn verkojn en tre larĝa kompreno, plie teknikaĵojn.

4. Periodaĵoj: (P) entenas la E-gazetaron. Fako por periodaĵoj ne-E-aj sed kun E angulo aŭ aldono.

5. Oficialaĵoj: (O) entenas statutojn, dokumentarojn, raportojn de naciaj kaj int. organizaĵoj E-aj, tiom kiom ili estas publikaj kaj riceveblaj.

6. Uzado de E: (U) estas nova klaso, kiu entenas dokumentojn pri la praktika uzado de la lingvo (komerco, turismo, ktp.)

7. Aliaj mondlingvoj: (X) estas la klaso kiu reunuigas ĉion pri tutmondaj lingvoj. Dokumentoj pri 150 sistemoj de L. I. iafoje fragmentoj, sed plejofte ankaŭ gramatiko.

8. Diversaĵoj: (D) kio ne trovas lokon en la aliaj klasoj, estas klasigata sub D.

Al la ok klasoj respondas ok koloroj: H (verda), L (blua), S (vinruĝa), P (ruĝa), O (flava), U (rozkolora), X (blanka), D (ora). La etikedoj kun numeroj estas en tiuj koloroj, kio evitas malĝustan lokigon, precipe de la binditaj libroj.

La konservon de la libroj oni organizis tiel, ke ĉio, kio ne estas bindita (kaj ne bindigebla parte pro la altaj kostoj) estu en kartonaj kestoj, laŭ sistemo de la Nacia Biblioteko Svisa. La kestoj ekzistas en tri modeloj, malgranda, normala kaj grandega.

La ordigo de la slipoj okazas laŭ plej simpla maniero, pro evito de laborforto ĉiam mankanta por tio. Principe ĉio iras laŭ la aŭtoro, ne laŭ la tradukinto. Do verkon de Molière oni serĉu sub tiu nomo kaj ne sub tradukinto. Aparte de la serĉ-sliparo ekzistas alia, tiu de la E-aj verkistoj, kio estas speco de repertuaro kaj kie estas notita ĉio pri-E-aj aŭtoroj.

Je la fino de 1932 la biblioteko enregistrigis 7900 numerojn. Deprenante proksimume 1500 por E-gazetoj, ĉ. 500 klaso X kaj 500 por oficialaĵoj, restas por la efektiva literatura (instrua, beletristika kaj scienca) proks. 5400 verkoj. Tio estas konservata en grandegaj belaj murŝrankoj, en 700 kartonaj kestoj fermitaj. La biblioteka ĉambro troviĝas en la Turo de l'Insulo, kvarangula ĉambrego, kvazaŭ farita por tiu ĉi celo.

La Biblioteko de UEA estas la kaŭzo de la kreo de Bibliografia Servo de UEA, kies tasko estas la sistema kolektado de ĉiuj verkoj en E kaj helpo al la personoj sin interesantaj pri nia literaturo. La jara raporto de UEA mencias tiuj agadon. La Bibliografia Servo- ankaŭ akiras, interŝanĝas kaj donace akceptas verkojn pri ĉio, kio tuŝas E-n kaj ĝenerale Ia demandon pri L. I.

E. AGRICOLA.


Biblioteko Tutmonda. Kolekto de literaturaj kaj sciencaj verkoj. Formato 17x10 cm. Eldonis la grava firmo Mosse, Berlin; trompiĝinte je la aĉetpovo de la E-istoj, Mosse