Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/51

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

transdonis la tutan librokvanton al ia firmo Ellersiek, Berlin. Entute aperis 25 n-roj.

Bicknell (biknel) Clarence, anglo, d-ro de matematiko. Nask. 27 okt. 1842 en Herne Hill (Anglujo), mortis 17 jul. 1918 en Tenda, Cuneo (Italujo). Estis anglikana pastro, poste forlasis la eklezion. Venis Italujon en 1877. Konstruigis muzeon en Bordighera por enteni siajn kolektaĵojn botanikajn kaj arkeologiajn. Multe klopodis por blinduloj. Eksvolapŭkisto. E-isto de 1897, ĉeestis la unuan UK. Transskribis E-ajn verkojn brajlen. En 1910 fondis grupon en Bordighera, kiun li prezidis ĝis sia morto. Mone subtenis multajn E entreprenojn. Verkis multajn originalajn poemojn, kiuj aperis en La Revuo, The British E-ist, (multaj restis manuskriptoj). Tradukis: Horacio de Lord Macauley, 1906; Gvinevero de Tennyson, 1907; Rikoltado de la pecoj de Sturgis; Ŝakludo de Giacosa, 1915.


Biehler (biler) Wolfgang, aŭstrogermano, d-ro fil., lingvo-instr. privata en Graz. Nask. 5 majo 1892 en Ĉaslav (nun) en ĈSR). E-isto de 1921. Sekr. de ES Stirio de 1931. Depost 1926 kunlaboranto de Aŭ. E-isto, rec. kaj trad. multajn verkojn: premiita ĉe Int. Floraj Ludoj.


BIL: Bibliografio de Int. Lingvo, v.


Biest-Andelhof Amatus van der, belgo, d-ro. Nask. 1850, mortis 1912. Pioniro, estis vicprez. de Antverpena EG, prez. de BLE, dir. de Belga E-isto kaj prez. de »La Sepo por la Sepa« (1911). L. K.


Bildotabuloj por la instruado de Esperanto. Verkitaj de Thora Golschmidt, prilaboritaj al E deDietterle 1923, 104 p., formato 19x26 cm., 36 bildoj kun klariga teksto, ekzercoj, ekzemploj ktp. Uzebla de ĉiuj nacianoj.


Bischitzky (biŝicki) Adolf, germano, d-ro, kuracisto en Praha. Nask. 18 nov. 1871 en Driz. Humanisto, liberpensulo, prez. de ĉ. Ligo de Homaj Rajtoj. Kunfondinto (1908) kaj de 1911 prez. de Societo de germanlingvaj E-istoj en Praha. De 1921 ano de ŝtata ekzamena komisiono. Gvidis kursojn, estis prof. de E en la germanlingva Komerca Akademio en P. Kunlaboranto de Int. Med. Revuo, Marto, ktp. Tradukis Maria Magdalena de Hebbel; Suferoj de la juna Werther de Goethe; La aliformigita driado de H. Salus. Verkis ekzercaron por germanoj, 1922.


Blaas (blas) Leo, aŭstro-germano, d-ro, emerita helpjuĝisto en Netters ĉe Innsbruck. Nask. 14 jan. 1891 en I. E-isto de 1908. Iama prez. de EK de I. Tradukaĵoj en Aŭ. E-isto. Verkis E laŭ Mertner. Kunlaboranto de d-ro Wüster (Enc. Vortaro). Verkadas ampleksan etimologion (morfologion) de E.


Blackett (blaket) Edmund R., anglo ekspresejestro. Nask. 20 dec. 1843 en Berkshire. E-isto de 1905. Dumviva membro de UEA kaj delegito por Bath. Prez. de la loka grupo.


Blackham (blakam) C. P., irlandano, mortis en 1931. Unu el la plej fruaj E-istoj en Irlando, de 1904. Ĉeestis la 1-an UK.


Blackham Blaikie (blejki) James Andreiv, anglo, konata matematikisto, universitata ekzamenisto, montogrimpisto. Nask. 4 apr. 1846, mortis 21 dec. 1929. E-istiĝis en 1905. Kunlabore tradukis La Malbela Anasido tiujare kaj Bela Joe en sia lasta jaro.


Blaise (blejz), Margaret Lily, nask. Jones, anglino, edzino de B. P. Nask. 30 apr. 1878 en Chester. Sekretario de 1896, komerca lernejestrino 1900—06. 1906 —10 (edziniĝo) instruis E-n en vesperaj lernejoj de kelkaj urboj. Fondis kaj prezidis: E Fed. de Lancashire kaj Chesire (tri jarojn), Sud-Londona EG, Dua-Dimanĉa Rondo, London. Propagande paroladis multloke. Predikis E-e en la Katedralo de Genève, 1925. Instruas E-n en Londonaj lernejoj. Verkis The Esperanto Manual, 1908; La Profitoj de E, 1909; A World Language, 1916. Laboras ankaŭ literature. L. K. de 1908.


Blaise (blejz) Paul, (ps. P. B.; PoBo), belgo, sekr. de Belga Komerca Ĉambro en London. Nask. 22 dec. 1880 en Louvain (Belgujo). Prof. de lingvoj kaj komerca korespondanto en Belgujo, Francujo kaj Anglujo