Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/52

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

En la tri landoj propagandis, instruis E-n kaj fondis diversajn grupojn. Instruis ĉe «Académie des Beaux Arts«, Louvain (1903), »Ass. Polytechnique« k. a., Paris (1004—7), London (1903—32). Helpsekr. de UK: Cambridge, 1907; Paris, 1914; kasisto de UK en Oxford, 1930. Direktoro de Int. Propagandejo E-ista; sekr. de Ĉekbanko E-ista (1907—10). Kunfondinto de UEA, ĝia delegito kaj komitatano de 1908; ĝia komisionano. Komitatano de BEA de 1913, ĝia kasisto (1929—31). Multaj artikoloj diversspecaj por E gazetoj.


Blake (blejk) Mary L., anglino, artisto. Nask. 4 okt. 1872 en York. Desegnas por sciencaj verkoj, gazetoj, brodado ktp. Medalo, London, 1897. Unua E-ista flugpasaĝero en Anglujo, 1911. Sekr. de politikaj kaj aliaj societoj por virinoj. E-isto de 1906. Membro de la Administra Komitato de BEA. Starigis kaj, gvidis kursojn en Essex, Birmmgham, London.


Blangarin Fernand (ps.: Fi-BlanGo), franco, suboficiro en armeo. Mortis 1914 en batalo ĉe la Marne. Fondinto kaj gvidanto de la laborista asocio »Paco Libereco», poste «Liberiga Stelo«. Red. de Int. Socia Revuo 1907—09 kaj kunlaboranto al Le Travailleur E-iste. Trad. broŝurojn eld. de nomita asocio. Partoprenis ruĝulajn kongresetojn en Genève kaj Cambridge.


Blanka Frataro, v. Novspirito.


Blankbarbulo. Ps. de prof. Th.Cart ĉe konstanta rubriko de la franca E-gazeto [[gsp|La Movado}}.


Blassberg Maksimiliano, polo, kuracisto en Kraków. Nask. 23 apr. 1875. Aŭtoro de pli ol 60 medicinaj verkoj en lingvoj pola, germana kaj E-a. E-isto de 1912. Kelkajn jarojn estrarano de EO. Ĉefa E agado sur profesia kampo. Estis prez. de TEKA, nun ĝia honora ano. Artikoloj en la antaŭmilita Kuracisto, Int. Med. Revuo, ,E’, L M


Blaufeldt Rudolf, estono, drogisto. Mortis 4 apr. 1932 en Tartu. Dum 20 jaroj fidela prop-isto, kursgvidanto, UEA-del. ktp.


Bleier (Blejer), Vilmos, hungaro, nask. 14 majo 1903 en Ujpest. Studento en teknika ĉeflernejo, poste foira komercisto, seruristo, 1924—30 administranto de HESL; de 1930 administranto, teknika aranĝanto kaj ĉefa posedanto de LM kaj AELA. E-isto de 1922, de tiam ĝis 1930 aktivulo en la laborista movado. Multaj kursoj, sennomaj artikoloj. En 1932—33 paroladvojaĝoj en kvar landoj. (v. paroladvojaĝoj). Talenta oratoro E-ista; organizanto de la lit. vesperoj en la UK. de Kraków kaj Paris. Redaktoro de la Enciklopedio.


Blinduloj. Prof. Cart ekde 1904 dediĉas parton de sia koro kaj laboro krei kunlaboron de blinduloj. en la tuta mondo pere de E. Li komencas la unuan E kurson en la blindulejo de Lausanne (Svisujo) kaj konsentinte kun la plej sukcesintaj lernintinoj, Helena Gal kaj Roza Vogt kaj kun Harald Thilander en Stockholm ili fiksis la brajloalfabeton por E donanle por la kvin konsonantoĵ supersignitaj tute logikan brajloformon, almetante al la signoj de la pura litero ĉiam la saman punkton.

Tiam Cart brajle presigis gramatikojn de E en diversaj lingvoj, presigis la Fundamentan Ekzercaron, kaj kun argumentplena petskribo li dissendis tiujn al ĉiuj reĝinoj de Eŭropo por ricevi apogon kaj financan helpon por tiu ĉi filantropia agado. La rumana reĝino, la poeto Carmen Sylva, patrino de sialandaj blinduloj fondinto de la iam mondfama »Vatra Luminoasa», kaj la sveda reĝino Margareto estis la solaj, kiuj respondis kaj finance kaj agade helpis la movadon.

En 1904 Cart aperigis en brajla preso la unuan jarkolekton de la gazeto E-a Ligilo. Dekfoje en la jaro ĝi aperis. Blindulaferaj kaj pri E-aj artikoloj, noveloj, poeziaĵoj, politika kroniko, humoro, diversaj problemoj alternis en la gazeto. La blindula legantaro akceptis favore »sian ĵurnalon« kaj la nombro de la abonantoj tre rapide ekkreskis. Komenciĝis baldaŭ kursoj en multaj blindulejoj diverslandaj, fondiĝis naciaj E-grupoj kaj en 1909 la UK en Cambridge jam gastigis dudekkvinon da geblinduloj, kiuj ĝoje kaj ĝue partoprenis unuan fojon, en tiom