Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/53

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

granda nombro la kongreson de vidantaj E-istoj. Dum la libertempaj monatoj - aŭg. kaj sept. de 1912 kun permeso de Cart eldonis du n-rojn la surda kaj blinda sveda brajlopresisto, Thilander. Liaj numeroj svarmis de interesaj, ĉefe blindulaferaj artikoloj. La legantoj aprobis la novan enhavon entuziasme, tiel, ke Cart tuj petis Thilander transpreni la redaktadon kaj eldonadon de E. L., kies fidela amiko kaj kunlaboranto Cart tamen restis ĝis sia morto. La legantaro kreskis, la Ĝenerala Adresaro aperinta en 1913 enhavis jam adresojn de pluraj centoj da blindaj E-istoj, la nomo »Ligilo« ekhavis specialan signifon: »Gazeto de Blinduloj.«

Post trijara paŭzo (1916-18) en 1919 jam ree aperas tri n-roj de E. L. Grava monhelpo de la Nacia Blindulinstituto de London ebligis regul- an ĉiumonatan aperon de la gazeto dum multaj jaroj kun la kondiĉo, ke blinduloj de malbonvalutaj landoj ricevu la gazeton preskaŭ senpage. Oni sukcesis gajni multajn naciajn blindulunuiĝojn, kiuj finance regule helpis E. L. per fiksitaj jaraj kotizoj, tiel la angla Nacia Instituto povis ĉesigi la grandiozan kotizon de 200 pundoj por jaro sen risko, ke ĝia retiriĝo pereigus la gazeton. La interesan enhavon de la blindulaferaj artikoloj interŝanĝis abunde literaturaj, sciencaj, instruaj, kai generalinteresaj rubrikoj. Estis aldonitaj desegnaĵoj, landkartoj, ktp. La Generala Adresaro en 1931 jam superis milon da adresoj de blindaj E-istoj.

La unua kongreso de blindaj E-istoj okazis en 1921 en Praha. La preparajn laborojn gvidis la blinda muzikprof. K. E. Macan kaj la vidanta blindulamiko prof. Stanislav Stejskal. La kongreso havis neatenditan grandan sukceson. Prof. Cart mem direktis la kongreson, kies raporto, enketoj pri blindulaferoj en plej diversaj landoj, aperis en dika brajle presita volumo. Poste en ĉiuj jaroj, escepte 1925, samtempe kun la UK okazis la kongresoj de blindaj E-istoj.

Dum la dua kongreso en Helsinki deklaris Stejskal, ke li mem, kun helpo de sialanda »Societo de Ĉeĥoslovakaj Nevidantaj E-istoj« (SOČNE) fondos la oficejon: Int. Blindulafera Informejo kaj Statistikejo (BIS). La informejo kolektis kaj disponigis multajn valorajn sciigojn por int. kaj naciaj blindulaferaj celoj. Depost la morto de Stejskal ĝin gvidas Vuk Echtner en Praha.

Inter la kongresoj plej grava estis la kvara en Wien, kiu definitive fondis la tutmondan asocion traktatan dum ĉiuj antaŭaj kongresoj: Universala Asocio de Blindaj E-istoj. UABE ekfunkciis tiam kun jena estraro: Prez. Josef Kreitz, Germ., dua prez. Paul Rémy, Franc., unua sekr. Victor Hendricx, vidanto, Belg., dua sekr. Anni Friman, Finnl., kasisto W. P. Merrick, Angl., red. Harald Thilander, Sved., konsilanto prof. Stejskal Unua ago de UABE estis eldono de nigrepresita priblindula gazeto Ligilo por Vidantoj, kiu per apartaj monsubtenoj aperas de tempo al tempo kun ĉiam interesaj enhavo kaj ilustraĵoj.

Unu post la alia fondiĝis blindulaj E-istaj grupoj en Čehoslovakujo, Finnlando, Hungarlando, Germanujo, Francujo, Danujo k. a. La ĉeĥoslovaka SOĈNÉ regule aperigas gazelon Aŭroro, la E-ista Blindulligo de Germanio, la EBLOGO eldonas la gazeton La blinda E-isto, la hungara BELHORO (Blindaj E-istoj Loĝantaj en Hungara Reglando) ankaŭ eldonas iafoje siajn Sciigojn. Ĉiuj tri gazetoj estas brajlepresitaj.

UABE eldonis ankaŭ specialajn insignon kaj glumarkon. La internacia valoro de E montriĝas por blinduloj ĉefe ĉe la brajla presado, kiu okazas per reliefaj punktoj, kies alfabeton ni montras sur la kliŝo de E-a Ligilo. La presado okazas per duoblaj metalkliŝoj, stereotipataj per speciala maŝino. Inter la reliefigitajn metalplatojn oni metas la paperon kaj presas unuope la ekzemplerojn. Nia bildo montras la presejon de s-ro Ramadanović en Zemun, kie oni presas multajn esperant- ajn brajlajn librojn. En la presejo de Thilander, Svedujo oni presis interesan kajeron de »Naciaj Literaroj«, kiuj