Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/539

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Tutmonda Esperanta Junuiara Asocio. v. Junularo.


Tutmonda Espero. Kvankam TE nomiĝis organo de la kataluna E-istaro kaj eĉ de jan. 1909 ĝis la apero de «Kataluna E-isto« en apr. 1910 mem havis la subtitolon «Kataluna E-isto«, ĝi enhavis tiom da modelaj tradukoj kaj originaloj de bonaj literaturaĵoj, ke ĝi ankaŭ estis multe legata en eksterlando, tio estis la kaŭzo, ke ĝi de julio 1910 ankoraŭ aperis nur en E, kaj ke ĝi malaperis tuj je la komenco de la milito. TE tute regule aperis de jan. 1908—majo junio 1914, IV+12—16 p. 24x17. Paĝonombro: 1908: 12xIV+192; 1909: 11xIV+192; 1910: 10xIV+160; 1911: 9xIV+136; 1912: 9xIV+108: 1913: 10xIV+120; 1914: 5xIV+60. Eld. Societo Espero Kataluna. Red. E. Halabader, M. Casas, Frederik—Pujula Y Vallos. P. TARNOW.


Tutmonda Intersteno. Monata gazeto por la disvastigo de la Intersteno (v.) Aperas de 1930, 21x15 cm. Red. Fr. Graser, Frankfurt.


Tutmonda Jarlibro E-ista. v. Jarlibroj.


Tutmonda Kolektanto. Kvaronjara gazeto, organo de TAK. Aperas de 1930. 23x15 cm. Red. d-ro J. Takács, Nagymaros, Hung. v. Kolektado.


Tutmonda Ligo de E-istaj Senŝtatanoj. (TLES). Int. organizo de anarkistaj E-istoj, fondita en 1924. Eldonis organon «Libera Laboristo«, aperinta neregule. (v. Laborista movado.) BRUIN.


Tutmonda Polica Ligo. v. Polico.


Twombly (tŭombli) John Fogg, usonano. Nask. 2 febr. 1870 en Sanghai (Ĉinujo). Fondinto de EG en Boston (unua en Usono) kaj prez., 1905. Kunfondinto de Amerika EA, 1905, sekr. 1905—08. Red. de »Amerika E-ista Revuo«, 1907—08.