Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/54

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ômontras reliefe la literojn de diversajnacioj, kolektatajn per E kaj eldonatajn kun E-klarigoj.

Per brajla preso oni povas prezenti ankaŭ kolorojn kaj bildojn. Diversspecaj strekoj, diversgrandaj kaj densaj punktoj prezentas diversajn kolorojn, muskolojn ktp. Tiuj bildoj instruas por blinduloj multon el tio, kion nevidanto apenaŭ povas kompreni.

Du grandaj porblindulaj bibliotekoj, la angla nacia libraro en London kaj la germana centra libraro en Leipzig havas grandan provizon de E Iingvaj verkoj brajleskribitaj, kiujn ili senpage pruntas al ĉiuj blinduloj en la mondo. La leganto bezonas nur pagi la poŝtpagon por la resendo al la biblioteko, nome 5 sv. centimojn por kilogramo (maksimume 5 kg., 25 centimoj). Kelkaj malpli grandaj bibliotekoj ankaŭ funkcias.

Diversaj brajlopresejoj eldonis valorajn beletristikajn, sciencajn kaj instruajn verkojn en E. Bonaj vortaroj ebligas al E-istaj blinduloj lerni fremdajn lingvojn. UABE ankaŭ ebligis al blinduloj partopreni literaturajn konkursojn tiamaniere, ke iliajn brajleskribitajn verkojn oni transkribis senkoste en nigran skribon. En kelkaj Int. Floraj Ludoj blinduloj havis gravajn sukcesojn. En multaj blindulaj lernejoj oni instruas E-n, en kelkaj devige.

Depost novjaro 1932 UABE ŝanĝiĝis je UABO : Universala Asocio de Blindul-Organizaĵoj, kies nuna estraro estas: unua prez. Kreitz, dua prez. Jan.Si1han, Poll, unua sekr.Thilander , dua sekr. d-ro Tancredi, It., Kas.W.P. Merrick kaj du konsilantoj, direktoro Veljko.L. Ramadanoviĉ, vidanto, JugosL, kaj d-ro Miklos Banò, Hung. La asocio havas delegitojn en preskaŭ ĉiuj landoj.

Rimarko. La artikoion tralegis Vuk Echtner. MIKLÓS BANÓ


Blok Heiman, nederlandano, ĉefo de banko. Nask. 22 junio 1883 en Gorinchem. LK de 1910, kunfondinto de la unua EG en Amsterdam 1905 kaj ties prez., sekr. kaj kursgvidanto. Sekr. de NES, 1907, kaj red. de Amsterdama Pioniro en 1907. Prez.Ĩla unuan E-ekzamenon en N. en 1910. Gvidis kursojn kaj donis publikajn lecionojn en multaj lokoj. Verkis prop. broŝuron, 1906; prilaboris kaj eldonis la N-E ŝlosilon kaj aldonan vortareton N-E. 1908.


Blokker Hermanus Jacob, nederlandano, vendorganizanto, Nask. 22 dec. 1900 en Zutphen. E-isto de 1915. Gvidis kursojn, estis prez. de la NSE, 1926—31, kunred. de Holanda E-isto, 1925—31 kaj membro de la ekzamena komitato.


Bloomfield (blumfild) Ester, brazilanino. Sekr. de BLE. Multaj kursoj en Rio de J. kaj Belo Horizonte (ĉi tie ankaŭ E-kurso per radio).

Blumental Leopold, v. Belmont. Boatman (boŭtmn) Douglas Philiips, anglo, okula optikisto. Nask. 12 junio 1892 en Grays. 1915—1919 servis kiel soldato en Galipolo, Egiptujo, Palestino, Francujo, Belgujo. Unua prez. de ES de Southend-onSea, 1926. Unua sekr. de Rotaria E Amikaro, 1928. Unua prez. de Interligo Tutmonda de Optikistoj kaj Okulistoj, 1931. Verkis: L a N e k o na t a K o n a t o , originala rakonto, 1932. Multaj artikoloj, rakontoj, versaĵoj publikiĝis en T h e R o t a r y W h e e r (London), I n t. L a n g ua g e kaj HDE. Bobin (boben) Marcel, franco, inĝeniero, vitraĵkomercisto. Nask. 19 aŭg. 1875 en Paris. Interesiĝas pri agado pacifisma, agado profiiakŝia, veneraj malsanoj kaj seksa edukado. Zorgas precipe pri instruado de E, kaj gvidas en Paris superan kurson. Verkis: L e s M o ts E g r o u p e s s e 1o n I e s e n s, 1905. L. K. 1909. Bodini Geometro Franco, italo, direktoro de la »Kaso por Malsanu!oj.« Nask. 9 sept. 1904. E-isto de 1922. Direktoro de la nacia E organo en 1929—31. Organizis la naciajn kongresojn en Udine, 1929, Como, 1930, Padova, 1931. Estrarano de IEF. Bodo Karoly, hungaro, oficisto. Nask. 1903 en Monor. E-isto de 1921. Resp. red. de LM dum ĝia dua periodo; noveltradukoj ankaŭ en H u n g a r a H e r o l d o . Varbis por E kelkajn hungarajn verkistojn. Siajn unuajn tradukojn li kontribuis al L M (unua periodo), kaj en 1926 aperis liatraduke novelaro de F. Ka-