Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/549

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

partoj: je la okcidenta hemisfero, gvidata jam nun de USA, kaj je la orienta hemisfero, gvidota de UŜE; b) al UŜE devos aparteni — laŭ diversaj geopolitikaj kaj sociaj kaŭzoj — ankaŭ Britujo kaj Rusujo; c) la Paneŭropa-movado, kiel oficialan lingvon por la Paneŭropa-Unio, proponas la anglan, dume laŭ la UŜE-programo E estas destinita fariĝi la oficiala helplingvo en UŝE. Por forte kaj daŭre kunligi la eŭropajn ŝtatojn, la UŜE-programo proponas komunajn armeon, dogan- kai eksterpolitikon kaj unuecan valuton. Taktiko: tondi por tuta Eŭropo ekonomipolitikan organizaĵon (UŜE-partion), kiu havas la taskon parlamentsisteme realigi la UŝE-programon. Laŭ la gvidantoj de UŜE la E-istoj estas destinataj fariĝi la iniciatoroj kaj la ekigantoj de la UŝE-movado. Organo: UŝEEĤO, Eldonejo: »Libro«, Timiŝoara I., Rumanujo. Fakliteraturo: Joset Zauner: »Der Weg zur Europa-Partei (Der Ausweg UŜE)«, (La vojo al la Eŭropo-Partio, La elvojo UŝE); la sama: L’ Eŭropanismo.« Laŭ J. ZAUNER

UŜE-EĤO. Gazeto por propagandi inter E-istoj realigon de UŜE. (v.) Fondinto, eld. kaj red. Josef Zauner, Timiŝoara, Str. 1 Lonoviĉi, Rumanujo. Unua n-ro: jan. 1930. aperis 4 n-roj entute kun 24 paĝoj, formato 24x32 cm. De jan. 1931 ĝis jul. 1933 8 n-roj kun 32 paĝoj, 32X48 cm. Vigla redaktado, interesaj artikoloj kaj lertaj ilustraĵoj pri la eŭropa problemo kaj por prop. de UŝE.


Utrechta Esperantisto. Gazeto aperinta monate, fondita de UER pro malapero de la nacia gazeto »Holanda E-isto«. La 1-a n-ro aperis 1 sept. 1925, la lasta (112-a) en jan. 1934. Presita komence hektografe, poste ciklostile. Kvankam kluborgano, UE estis sendata al Ia ĉefaj ned. E-istoj. Red. G. J. Degenkamp; adm. f-ino J. W. Woutersen, poste H. J. Korthals. — (G. J. D.)