Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/55

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

rinthy, Norda vento. Tiuj tradukoj jam pruvis neordinaran talenton, kiu brilis en lia traduko de la profunda Babits-romano, La cikonikalifo, (1929) kaj trovis entuziasman laŭdon ĉe recenzistoj kaj la Akademio. En 1933 li amplekse kunlaboris al Hungara Antologio per noveltradukoj, kiuj neniel perfidas liajn antaŭajn sukcesojn. Kio karakterizas liajn laborojn, tio estas unue, trafgusta elekto de tradukindaj verkoj, kaj due, naturstila rekreo de la originalo, tiel ke ĝi ŝajnas nova originalo E-a. Ligate per literaturaj laboroj, la Budapestaj E verkistoj ricevis ian similecon de stilo, kiu ne estas facile difinebla, kaj kies rekoneblo ne dependas simple de konata neologismo; ĉar tio ja ne estas trajto de la Bodo-verkoj. W. B. JOHNSON.


Bofill M. Oranada Narcis, kataluno, inĝ. (ekspluatanto de karbminejoj). Nask. 24 apr. 1882 en Palma de Mallorca. E-isto de 1908, fondo de lokaj EG-j, kursgvidado, ĉeforganizinto de KEF-kongr. en Palma. Kunlaborinto de int. E-gazetaro. Du trad. libroj: La unika vesto kaj Mi estas anĝelo, 1925. L. K.


Bogdanov Miloslav, (E-igite: Diodono, Favorgloro), bulgaro, notario, advokato. Nask. en urbeto Trn, loĝis en Sofia, kie li mortis ĉ. 1914. Aŭtoro de la unua lernolibro por bulgaroj, 1889, fondinto de la unua ES en B kaj eldoninto de la gazeto Mondlingvisto kaj de La Espero (baldaŭ ĉesintaj, 1889/91). Ĉ. 1908 li proklamis novan projekton de LI, imitaĵon de E kun multa enmikso de bulgaraj vortoj, kun strange kombinita alfabeto.


Bogdanov Bogh - Hogsted Agnes, danino. Nask. 15 jul. 1884 en Aarhus. Edziniĝis al oratoro, pastro P. P. Hogsted ĉe »La libera eklezio«, en kiu societo ŝi faris liberan, religian laboron dum 30 jaroj. Kun sia edzo fondis en 1909 E konversacian klubon de Aarhus. En dana lingvo aperis kelkaj beletristaj verkoj de ŝi.


Bohema Esperanto-Servo , entrepreno de inĝ. L. Berger, fondita de li en 1918. (v. Ĉeĥoslovakujo.)


Bohemujo , v. Ĉeĥoslovakujo.


Boirac (bŭarak) Emile, franco, d-ro fil., fama filozofo kaj rektoro de Akademio. Nask. 26 aŭg. 1851 en Guelma (Alĝerio), mortis 20 sept. 1917 en Dijon. Estis nomita rektoro de la Universitato de Grenoble (1898) kaj de Dijon (1902). Kiel filozofo, lia ĉefa verko estas lia tezo de doktoreco »La Ideo de la Fenomeno«; li penis akordigi la teoriojn de du el la grandaj francaj filozofoj, Renouvier kaj Fouillée pri la substanco, la realeco de la ekstera mondo, la idealismo-fenomenismo. Li kreis la Instituton elektroteknikan de Grenoble, kaj la »pri-vinan« Instituton de Dijon. En 1900 li estis varbita al E per leteroj de Méray. Post iom da hezito li senlace laboris por E. Li prezidis la unuan UK en Boulogne-sur-Mer (1905). Poste li ĉeestis ĉiujn kongresojn, krom du. Elektita de D-ro Z kiel prez. de la Lingva Komitato, li subtenis energie la fundamentajn principojn dum la Idistaj atakadoj. Lia raporto al la Kvara Kongreso pritraktas lian partoprenon al la laboroj de la Delegacio kaj la konduton de tiu ĉi. En la lingvaj laboroj li partoprenis per gravaj verkoj, kaj lia granda Vortaro E-E-a estis unu el la plej gravaj libroj por la lingvolaborantoj. B. sin montris unu el niaj plej bonaj stilistoj kaj spertuloj. Per sia fluanta voĉo kaj ridetanta bonhumoro, kaj eble per sia psika influo, kune kun sia persona aŭtoritato, li ĝuis grandan influon en la E-istaj kunvenoj, kaj estis ĉiam tre atente aŭskultata. Li fondis diversajn grupojn kaj altiris al E gravajn Universitatanojn. Krom siaj multaj artikoloj en revuoj francaj (speciale en la Revuo Pedagogia) kaj E-aj (kiel la Revuo), li verkis : Trad. de Leibniz Monadologio, 1902 — ŝlosileto kvarlingva 1903 — Perdita kaj retrovita 1905 — Qu'est-ce que l’E? 1906 — Le Congrès E-iste de Genève, 1906 — Pri la homa radio, 1906 — Trad. de Molière : Don Juan aŭ la ŝtona festeno, 1909 - Trad. de Van Dyke :La kvara Mago aŭ la alia Saĝulo, 1909 — Plena Vortaro E-E-a 1909 — Le problème