Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/56

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la langue int., 1911 — Vortaro de la Oficialaj Radikoj 1911 — Fundamentaj principoj de la vortaro E 1911.

L. BASTIEN.


Boks kaj Koks. Komedieto de J. M. Morton, el la angla trad. Ch. Stewart. 1907, 27 p. Teatraĵo de la UK en Cambridge, 1907.


Bolivio, Suda Ameriko. Unuaj pioniroj: Victor Munoz y Reyer kaj Daniel Canedo, kiuj presis artikolojn en la ĵurnaloj de La Paz »La Verdad«, »La Integridad« kaj »El Comercio« kaj en 1905 fondis societon. Laŭ la Dietterle-statistiko en 1928 E-istoj troviĝis en tri lokoj. En 1933 UEA ne havis delegiton en B.

I. ŜIRJAEV.


Bonde Viktor, svedo, bindisto. Nask. 8 marto 1892 en Falun. Pacifisto, abstinenculo. E-isto de 1916. Kursoj; gvidado de la koresponda kurso de SEF, 1927—32. Del. de UEA, 1919—29. Tradukoj el la sveda en Svenska Arbetar E-isten ktp.


Bonhumoraj Rakontoj de J. Korczak, el la pola trad. Anna Weinstein. 1927, 64 p. »Sangaj satiroj. La verkisto bonege konas la homan animon kun ĉiuj virtoj kaj malvirtoj. La traduko estas tre klaras.« (J.F.J., La Socialisto, 1927, p: 80.)


Bonnet (bone) Fanny, francino, prof. de angla lingvo kaj de stenografio. Nask. 9 sept. 1870 en Paris. E-iĝis en 1903. Kas. de SFPE de 10 jaroj, komitatanino de la «Fédération Universitaire Espérantiste de France«.


Bonnevie (bonevi) Honoratus, norvego, licenciato de filoiogio, pensiulo. Nask. 19 okt. 1853. Studis ĉe la universitato filologion, precipe latinan, germanan, grekan kaj pranorvegan lingvojn, okupiĝis pri kalendaraj demandoj, verkis libron pri la problemo. Eklernis E-n 29 okt. 1906. Prez. de EK en Oslo kaj sekr. de NEL. ĉefred. de N E-isto 1912-14, kunred. 1915—20, 1922—24, kaj dum 1932. Tradukis literaturaĵojn kaj kunverkis lernolibrojn.


Bontemplanoj, v. Senalkohola kulturo.


Booth (budh) Norman, anglo. Nask. 9 apr. 1894 en Netherton, Huddersfield. Estro de skolta grupo. Dum 10 jaroj ĝen. sekr. de Skolta-E-ista Ligo. Verkis multajn artikolojn pri E kaj skoltismo.


Bord (bor) Emile, franco, prof. Nask. 15 febr. 1858, mortis 23 sept. 1919. Fondis grupojn, faris multnombrajn paroladojn kaj varbis membrojn centope, de 1904 ĝis sia morto. Verkis prop. monologojn.


Borel Emile, franco, radiostaciestro de Lyon (la Doua). Nask. 27 apr. 1884 en Lyon. Fervore propagandis, kaj nome ee la radiostacio, kiun li direktas. Lia edzino estas unu el la fondintoj de la feminista ES:UDEV.


Borel Jean, (ps. J. B.; D. Spero), sviso, publicisto, eldonisto. Nask. 23 aŭg. 1868 en Couvet. Studis diversajn sciencojn, precipe historion kaj ĵurnalismon. Fariĝis E-isto en sia patrolando, kunfondinto de Svisa ES, 1902. En 1903 estis unu el la unuaj kaj plej fervoraj iniciatintoj por E en Germanujo. Kunfondinto de »E Verlag Moller kaj Borel«, 1903 kaj de Berlina EG, Ĵ903. Fondinto kaj red. de G E-isto, 1904. L.K. de 1905. Verkoj : germanlingva lernolibro, en 10 eldonoj, 100.000 e-roj, 1904—10; broŝuro en 250.000 e-roj, 1903—10. Fondinto kaj red de E Biblioteko Int., kies plurajn volumojn li verkis aŭ tradukis, ekz. Sub la neĝo de Porchat el la franca. Franclingvaj verketoj kaj artikoloj pri E.


Borel Jules, sviso, eldonisto, frato de B. ĵean. Nask. 14 nov. 1873 en Couvet. De 1900 direktoro de la presejo kaj eldonejo Möller kaj Borel, Berlin. Prop-isto kaj estrarano de diversaj E societoj.


Borisov, sovetiano, ruso, verkisto. Nask. 11 okt. 1889. Aŭtoro de la fama filmromano »Ukrazio« (pri la epoko de civil-milito en Ukrainlando 1919) kaj de la teksto por opero »Ferenĝi«, multfoje prezentita en operteatroj de Ĥarkov, Odessa, Tiflis, Taŝkent kaj aliaj urboj de Sovetunio. Mainova E-isto. Ankoraŭ en 1914 en Odessa aperis lia unua libro en E Intima parolad’, poezio de ego-futuristoj, unika dokumento de futurismo en E. En 1931 aperis ukrainlingve lia romano Kvint, verkita en stilo de aventurdetektiva filmromano, laŭ materialo