Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/565

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

bona E-a stilo troviĝas certaj limigoj de ĉi tiu libereco.

La ĉefa regulo estas, ke laŭeble ĉiuj frazeroj kunapartenaj staru unu apud ia alia. Tiel ekzemple, la predikato sekvu post la subjekto, ilin apartigu maksimume adverbo. Precipe grava estas tio, se la subjekto estas persona pronomo. En prozo la persona pronomo staru ĉiam antaŭ la verbo, ankaŭ en la ordona modo. La subjekto-predikatan komplekson, kiel tuton, kompreneble oni povas tienreen ŝovi en la frazo.

La vortetoj a n k a ŭ , n u r kaj n e staru ĉiam antaŭ tiu vorto, al kiu ili rilatas.

Se adjektivo havas komplementon, la plej uzata kaj klara sinsekvo estas: substantivo, adjektivo, suplemento. Ekz.: »La laboro postulanta grandan penon«. Tamen, plurfoje, precipe de rusoj, sed ankaŭ de Z, estas uzata ankaŭ la sinsekvo: adjektivo, komplemento, substantivo. Se la suplemento estas mallonga, unuvorta, ankaŭ ĉi tiu sinsekvo estas tute bona, precipe, se oni volas plie akcenti la adjektivon ol la substantivon. Ekz. »La plenplena de homoj ĉambro«.

En frazoj, kiuj montras post rekta parolo Ia parolanton, la predikato antaŭas la subjekton, escepte se Ia subjekto estas persona pronomo. Do: »Venu«, diris Johano. Sed: »Venu«, li diris.

En ĉefprop-oj la lasta vorto estu tiu, al kiu la rilata pronomo de 1’ dependa frazo rilatas.

La personaj pronomoj akuzativaj (min, vin, lin, ŝin) laŭeble ne staru ĉe la fino de 1’ frazo, ĉar tiamaniere, kiel Z. rimarkigis, ili ricevas troan akcenton; krome estas malagrable, ke ofte sinsekvaj pluraj frazoj rimas inter si. ĉi tiujn vortetojn do oni kaŝu en la frazo, plej oportune estas ilin loki antaŭ la verbo.

v. Sintakso. KALOCSAY.

Noto de M. C. Butler. «Johano diris« kaj »diris li« ŝajnas al mi egale bonaj.

Waart Gerarda de, nederlandanino, instr. Nask. 25 jun. 1887 en Dordrecht. E-isto de 1925. Prop-is E-n en Portugalujo en 1929 per diversaj paroladoj. En 1929, aŭtune, ŝi gvidis kurson por la Popoluniversitato en Hilversum, kaj post la kurso tondis, Sekcion de LEEN. Poste gvidis kursojn por komerclernejo, klerigadkursoj, organizitaj de la urbo, ktp. Propis ankaŭ en la ĉirkaŭajo de H., kaj fondis du aliajn sekciojn de LEEN.


Wackrill (ŭakril) Alfred Edrvard,. anglo, inĝeniero. Nask. llfe b r. 1862, mortis 16 aŭg. 1924 en London. Laboris super konstruo de Tay-ponto, en Skotlando. ĉeftermezuristo en Cejlono. Pioniro de E en Britujo. Kelkajn jarojn redaktis »The British Eist«. Akademiano. Verkoj: »Konkordanco al la Ekzercaro«; «Venecia Komercisto«; »Ok Noveloj« (Arnold Bennett), angla traduko de »Esenco kaj Estonteco«; granda manuskripta konkordanco: »Z-a Trezorejo« (en la Biblioteko de BEA); kaj multe da unuaranga laboro literatura, pedagogia, recenza. Revizia redaktisto de la traduko de la »Nova Testamento«.


Wadham (ŭodm) Frederick Edrvard, anglo, bankoficisto. Nask. 1 marto 1902 en Battersea, London. Instr. de E oficiale difinita de Ia Londona Kleriga Aŭtoritato, instruis en vesperaj lernejoj de 1923. Londona EK: sekr. 1926, vicprez. 1927, prez. 1929—33„ dir. de instruado 1933. BEA: Konsilanto kaj membro de ekzekutiva komitato 1924—26 kaj denove de 1934;. agado ĉe diversaj komitatoj, komisiano por la licenciata ekzameno de 1932. UEA-del. de 1923, brita ĉefdel. de 1933. Helpred. de »Int. Language« 1924—26. Trad. »Riĉa kaj sen mono« de E. P. Oppenheim, L. K. de 1932.


Wahl (val) Edgar AIexei Robert, von, balt-germano, instruisto de matematiko kaj fiziko en supera reallernejo, nun pensionita; antaŭe oficiro de la rusa milita maristaro. Nask. 11 aŭg. 1867 en Bogopol, loĝas en Tailinn, kie li estis komunuma delegito, 1911—17. Estis pioniro de E, kunfondinto de la unua ES en Rusujo, »Espero« en Petrograd. Verkis E-hispanan vortareton en 1889, laŭ la unua malgranda rusa de Z. Trad. el la rusa: «Princino Mary«, rakonto de Lermontov, 1896. Kunlaboris al »La E-isto«. Post ia voĉdonado pri la ŝanĝoj en E, 1894, li forlasis la E-movadon kaj publikigis en 1922 la