Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/57

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de int. laborista E-korespondado. La romano vigle agitas por E kaj rekomendas la aŭtoron kiel majstron de interesa temo. En E li verkis originalan novelaron La hundo de Lia Majesteco k. a. En 1931 B. estis ĉefiniciatinto de IAREV.


Borovko Nikolaj Afrikanoviĉ, ruso, unu el la unuaj pioniroj en Ruslando. Nask. 1863 en Zaslave (Volinia gubernio), mortis 1913 en Simferopol (Krimeo). Ricevis militedukon, sed la aresto kaj ekzilo en Zajsan (Siberio) interrompis lian milit-karieron. Plue li laboris nur kiel privatinstruisto kaj ĵurnalisto. B. fariĝis E-isto en la ekzilo en la unuaj jaroj de E movado. Post finiĝo de l' ekzilo, li loĝis en Odessa kaj tie vigle partoprenis la propagandon de E. Li tradukis La ŝtona Gasto de Puskin. (1895), kunlaboris en La E-isto kaj ,LI' redaktis Jarlibron E-istan (Uppsala, 1897). Laŭ demando de B., Z skribis al li en 1895 (?) sian faman leteron pri la deveno de E. En 1895, edziĝinte kun E-istino A. Čajkovskaja, B. transloĝiĝis Peterburgon kaj tie daŭrigis sian E-agadon. Post eksiĝo de F. Kanaloŝŝy-Lefler, B. estis elektita prez. de la Societo »Espero« 1896-97. En 1911-12 B. energie disputis kontraŭ Gaston Moch por fonetika skribado de propraj nomoj en E.


Borovko-Čajkovskaja Antonina Justinovna, rusino, nask. 1872 en Simferopol (Krimeo) kaj tie lernis en gimnazio. E-istino de 1800, kiam ŝi konatiĝis kun N. Borovko. En 1893 ŝi iniciatis, eldonis kaj dissendis alvokon, aprobitan de Z, kontraŭ la reformoj en E postkiam Trompeter rifuzis presigi ĝin en »La E-isto. En 1895 ŝi akompanis tra Krimeo kiel E-gvidisto la svedajn E-istojn V. Langlet kaj Etzel, kiuj entreprenis unuan vojaĝon per E tra Ruslando. Tiun unuan aplikon de E en praktiko B. priskribis en la revuo »Nedelja«. Poste ŝi prelegis pri E en vaporŝipoj krozantaj inter Odessa kaj Jalta, organizis loterion por la gazeto ,LI' multe propagandis E-n kaj varbis interalie la faman verkiston V. G. Korolenko.


Bosque y Carbonell, hispano, telegrafestro en Aleira. De 1908 seninterrompe UEA-del.


Boucon (bukon) Herman, franco, prof. Nask. 4 okt. 1856 en Villars-Saint-Georges (apud Besançon). E-isto de 1898. En 1902 post multaj klopodoj fondis en Annecy (Savoie) unu el la unuaj francaj grupoj. Multaj artikoloj en diversaj gazetoj, ofte subskribitaj H. B. Gramatikisto, li batalis energie kontrau reformemuloj. Verkis tradukon de Molière: La Mizantropo, en amfibrakaj versoi, (1930). LK de 1909.


Boulet (bule) Paul, franco, supera administranto de la Doganoj ĉe la Ministrejo de la Financoj. Nask. 2 jan. 1884 en Brebières (apud Arras). E-iĝis en 1902. Sekr. de la organiza Komitato de la 1-a UK, 1905. Kunfondis la grupon de Rouen, gvidis kursojn, kunlaboris en la Revuo. Verkis: kun Michaux: Méthode pour apprendre seul l'E, (1905). Sola: Kongresa Libro, 1905. Franca Gramatiko por E-istoj 1907. Tri Monologoj, 1907- Dumil novaj vortoj, 1909. Kunlaboris kun Cart en F-E kaj E-F vortaroj. - LK, 1909; eksiĝis pro troa laboro.


Boulogne-sur-Mer (bulonj-sür mer, en E-a formo Bulonjo apud maro), urbo en Norda Francujo; 55.400 loĝantoj, la urbo de la 1-a UK, 7 12 aug. 1905, kiun ĉeestis 688 E-istoj el 20 landoj. La unua int. kunveno, kvazaŭ antaukongreso okazis en Calais (v.), kie precipe francoj kaj angloj kunvenis. Estis eksperimento, ĉu diverslingvaj E-istoj reciproke sin komprenas. Ĉar la provo bonege sukcesis, oni decidis kunvoki pli grandstilan kunvenon por proksima jaro en B. Dum la preparoj eksplodis la milito inter Japanujo kaj Rusujo kaj estis danĝero kaj eĉ famo, ke Z ne povos partopreni. Feliĉe la kaŭzo de la famo estis nur ke lia pli juna frato devis militservi. Jam antaŭ la kongreso en la gazetoj ekestis diskuto pri organizaj demandoj, precipe en L. I. (1904, p: 271.) en kiu partoprenis krom Z ankaŭ Capé, Bourlet, Moch. Ankaŭ la fama Deklaracio (v.), pli bone la projekto de ĝi,