Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/571

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

kaj prez. de loka grupo en Hällevik. Kursoj, ankaŭ lernejaj; prelegoj, ankaŭ perradiaj.

Ysselstein (iselŝtejn) Simon joris, nederlandano, instr. Nask. 8 marto 1879 en Yselmonde. E-isto de 1912. En 1913 foriris al Ned. Hindujo kaj prop-is en urbo Soerabaia, poste ankaŭ kun predikato Kyftenbelt; artikoloj, rezolucio por E de la instr. ligo, 1928. En 1929 li forlasis Hindujon kaj ekloĝis en Schiedam, kie li sukcesis oficiale enkondukigi E-n en la vesperaj kursoj por plenkreskuloj. Gvidis kursojn aukaŭ por senlaboruloj en S. kaj en Rotterdam.