Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/58

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

jam aperis en L. I. en julio 1905. Jam antaŭ la kongreso en Paris okazis int. kunvenoj; ili komenciĝis per neatendita vizito al grupvespero en Sorbonne de gesinjoroj Z; ĉeestis jam kelkaj eksterlandaj kongresanoj. Proksimajn tagojn okazis disdonado de premioj per Z por plej talentaj lernantoj en Paris, int. E-koncerto, solena akcepto de Z kaj de la kongresanoj en urba palaco. La ĉefa karaktero de la kongreso estis la persona interamikiĝo de la propagandistoj, festenoj, koncerto kun deklamo de diversnaciuloj. Dum tia koncerto laŭlitere »malantaŭ la kulisoj« Z kaj siaj amikoj preparis la finfinan redakton de 1a Deklaracio ĉiesvoĉe akceptita la sekvantan tagon. Plej gravaj okazintaĵoj: malferma kunsido en la urba teatro, la fama parolado de Z, unua publika parolado, je kies fino li deklamis la preĝon sub la Verda Standardo; ludado de »Mensogo pro Amo« de Labiche. Proksiman tagon (dimanĉe) katolika diservo (meson faris abato Peltier); naciaj preparaj kunvenoj; tagmeze ekskurso al Wimereux; vespere koncertego; ludado de »Kontraŭvola edziĝo« de Moliere, la roloj luditaj de anoj el sep diversaj nacioj. Lunde: laborkunsido, akcepto de Deklaracio, festena kunveno por 300 E-istoj, fratiĝo inter katolika kaj protestanta pastroj (Peltier kaj Schneeberger). Vespere balo en kostumoj, naciaj dancoj. Pluraj kunsidoj pritraktis la allason de E por telegramoj, la int. organizon, la elekton en Lingvan Komitaton. Okazis kritiko kaj klarigoj de Z pri prononcado, en kiu partoprenis multaj E-istoj. Privat parolis pri propagando inter junularo kaj Boirac, la prezidinto, klarigis la plej taŭgan procedon por enkonduki E-n en la programon de lernejoj. Sekvis vojaĝo al angla marbordo Dover,

proksiman tagon solena fermo de la kongreso. Dum la kongreso okazis ankaŭ la inaŭguro de la E-a standardo (v.)

O. SIMON.


Bourlet (burle) Carlo, franco, d-ro de sciencoj, prof., scienculo. Nask. 25 apr. 1866 en Strasbourg, mortis 12 aŭg. 1913 en Annecy (Savoie) pro malbonŝanca engluto de fiŝosto. De 1905 estis prof. de mekaniko en la Konservatorio de Artoj kaj Metioj en Paris. Fama kaj klera matematikisto, li ĉiam laboris por pliproksimigi al la praktika vivo la puran sciencon kaj la sciencan instruadon, por igi ĝin plej utila. Lia verkaro entenas multajn raportojn, kompletajn kursojn pri Aritmetiko, Algebro kaj Geometrio, uzitajn en preskaŭ ĉiuj liceoj de Francujo, kaj eĉ ekster Francujo; pli ol dudek verkojn pri puraj kaj aplikitaj matematikoj, el kiuj kelkaj estas aŭtoritataj, speciale pri bicikleto, haltigiloj, k. a. Li estis ano de la teknika komitato de »Touring-Club de France«. De 1903 li direktis, kurt Laisant kaj Bricard, la revuon: »Nouvelles Annales de Mathematiques«. B. interesiĝis al E dank’ al la persistemo de prof. Méray, kiu varbis lin en 1900. En tiu tempo la Grupo Pariza ekzistis de nur ses monatoj kaj kalkulis tridek membrojn; ĝi havis nek publikajn kursojn, nek kunvenojn, kaj malgraŭ la klopodoj, faritaj de la unuaj pioniroj E estis konata en Francujo de apenaŭ kelkcentoj da personoj. B., tuj post sia aliĝo, dank’ al sia alta scienca situacio, al sia rimarkinda laborpovo, al sia senlima sindonemo, rapide donis decidan antaŭenpuŝon. — Kun la helpo de kelkaj eminentaj amikoj li ricevis la apogon de la franca grava societo »Touring-Club«, kaj en majo 1901 komencis en ĝiaj salonoj kurson de E. Ĉe la unua leciono li nenion sciis pli ol siaj lernantoj, sed la lernanto-profesoro faris rapidajn progresojn. La 17 jul. de la sama jaro li akceptis la prez. de la Pariza grupo, kaj de tiam la E-a movado rapide disvastiĝis en Francujo, kaj ankaŭ eksterlande. — Ricevinte dank’ al sia persona influo kunvenajn ĉambrojn en la Sorbonne por la Grupo Pariza kaj la helpon de la grava eldonista firmo Hachette por la publikigo de E-aj libroj, li ekorganizis la propagandon en Francujo kun la apogo de »Touring-Club«. De 1902 la paroladoj kaj kursoj pli kaj pli multiĝis. Kun juneca fervoro, kun konstanta bonhumoro kaj mirinda agemo li prenis sur sin preskaŭ la tutan l«»aboron. En la urboj, de provinco, kie