Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/582

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Zanoni, ps. de Pillath Friedrich, germano, eksoficejestro ĉe firmo Krupp. Mortis 3 apr. 1932 en Essen. Antaŭmilite la animo de la E-movado en Rejnlando. Estis kunlaboranto de »E Triumfonta« kaj de la E-lnstituto por la G Respubliko. Estis majstro en la buŝa kaj skriba uzo de E. Tradukis tri verkojn de Heine: »Elektitaj poemoj«, 1914, kie estas kolektitaj la plej rimarkindaj poeziaĵoj de la poeto; »Atta Troll«, somernokta sonĝo, 1925; »Elektitaj Prozajoj«, 1930. La tradukoj estas zorge faritaj, li ĉiam akcelis la modelecon de la stilo. Kompilis: »Germanaj Kantoj E-igitaj«, el kiuj grandaj parton li mem tradukis. HILDA DRESEN.