Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/59

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

oni povis organizi paroladon, li sukcesis krei kursojn kaj grupojn, dank’ al sia simpla elokventeco, al sia forto de konvinko. En 1902 li fondis 19 novajn grupojn. — La Pariza Grupo mem senĉese prosperis per la fondo de sekcioj, la publikigo de bulteno Paris E, la organizo de monataj vespermanĝoj, de konkursoj kun disdonado de premioj en la Sorbonne, ktp. kaj baldaŭ ĝi kalkulis pli ol mil membrojn. Sed B. plivastigis ankoraŭ sian agadkampon. En sept. 1905 li fondis La Revuo-n, kiun li direktis kun neimagebla zorgo. Li organizis la Florajn Ludojn, verkis artikolojn en la francaj ĵurnaloj, »babilis« en la Revuo, helpis al ĉiuj, ricevis centojn da leteroj, senlace respondis, starigis la Komisionon pri Propagando en la Franca Societo, vicprezidis la Konstantan Komitaton, helpis al la organizo de la kongresoj en Cambridge, Dresden kaj Barcelono, unuvorte' dediĉis al E pli ol duonon de sia vivo. — Z diris ĉe lia tombo: »Oni multe laboris por E ankaŭ antaŭ Bourlet, sed de la momento, kiam li aliĝis al nia anaro, en nian aferon enverŝiĝis ia nova energio. Al lia senlaca iniciatado, instigado kaj helpado ni ŝuldas grandan riĉiĝon de nia literaturo kaj aperon de plej gravaj verkoj pri kaj en nia lingvo; al lia iniciato kaj energia laborado ni ŝuldas la fondiĝon de gravaj institucioj, kiel. ekzempTe la »Int. Scienca Asocio«. Krom siaj multegaj artikoloj li verkis kelkajn prop. broŝurojn kaj paroladojn; li publikigis la gramatiketon »broŝuro ruĝa«, (pli ol 500.000 e-roj estas ĝis nun disdonitaj) — L. K. de 1905.

L. BASTIEN.


Bouŝka Hynek Karel, ĉeĥo, komunuma oficisto en Praha. Nask. 2 marto 1884 en P. E-isto de 1901. Kunfond. de la Praha EK. E-lingva aŭtoritato inter ĉeĥoj. Kunlaboranto de La Progreso, estis red. de Ĉeĥoslovaka Gazeto, de [[Bohema E-isto}}. Artikoloj en diversaj ĉeĥaj gazetoj pri E, kaj ankaŭ pri la Delegacio. Verkoj: la politika Slovakok kaj Magiaroj, 190S ; Ĉeĥoslovaka E-lernejo; Lingvaj Respondoj, 1933.


Boutwood (baŭtŭud), John J., anglo. Nask. 14 nov. 1860 en Luton. Komercista sekretario. Gvidanto de la Societo por Helpo al Patrinoj kaj Infanetoj. E-istiĝis 1912. Vicprez. de BEA. Prez. de grupo Hastings. Verkis kelke da prop. teatrajoj.


Bouvier (Buvie) Louis, franco, farmaciisto en Poix. De 1908 seninterrompe UEA-del.


Bouvier Paul, franco svisa, kasisto, UEA-del en Genève. Verkis Ĝenevo, 1925, kunlaboris je ,E’ kaj Jarlibro de UEA.


Boxhammer (bokshamer) Marta, germanino. Nask. 14 marto 1882 en Sanits Kreis Rothenburg, mortis 30 nov. 1931. Estis pioniro de la laborista E-movado.


Braga Ismael Gomes, brazilano, librotenisto. Daŭra propagando en spiritistaj rondoj, artikoloj en pluraj gazetoj.


Brandt Roman, (ps. Oresto Golovnin), ruso germandevena, univ. prof. pri slavaj lingvoj, aŭtoro de multaj sciencaj verkoj. Nask. 16 dec. 1853 en Petrograd, mortis en Moskva 1920. B. estis konata ankaŭ kiel E-a kaj rusa poeto, aŭtoro de originalaj kaj tradukitaj fabloj, eld. 1886, 1899 kaj 1910. En 1908 li ellaboris propran projekton de universala lingvo »Romanizat« kaj en 1909 kompromisan reformon inter E kaj Ido. Tamen jam post unu jaro B. rezignis tion kaj fariĝis unu el la plej aktivaj partoprenantoj de la rusa E-movado. En 1914 kontraŭbatalis ŝovinistan haladzon en universitataj rondoj. En 1917 faris grandan funebran publikan paroladon pri Z en Moskva Universitato.


Brauer Karl, estono, eksinstruisto, nun supera impostinspektoro en Tallinn. E-isto de 1928. Estrarano de EAE, ETK ktp.


Braun Franz, aŭstro-germano, iama financa ĉefadministranto, en Rodaun ĉe Wien. De multaj jaroj funkciulo en UEU-Wien. Kunlaboranto de Aŭ. E-isto.


Braun Stanislaw Zygmunt, (ps. Wiktor Elski), polo, oficisto. Nask. 25 jun. 1893 en Czenstochowa. Originalaj poeziaĵoj. Verkis: Unuaj agordoj, 1910 (kune kun poemoj de Eska, S. Karolczvk.)