Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/6

Ĉi tiu paĝo estis validigita

pripensu, ke neniu Enciklopedio povas kontentigi dezirojn ĉiuflankajn. Kaj oni ne forgesu, ke tiu ĉi verko estas la unua en sia speco: tia tasko havas malfacilojn nevenkeblajn per unu salto. Do, kiu havas la pasion serĉi mankojn, tiu ja trovos tiajn certe.

Intenca manko estas, ke ni ne pritraktis vaste aliajn lingvojn artefaritajn, sed prezentis ilin nur skize kaj tute ne komplete. La verko ja estas ne enciklopedio de mondolingvoj, sed Enciklopedio de Esperanto.

Mankhava estas la bildmaterialo, kvankam ĝi entenas kvanton ne troveblan en ĉiuj gazetoj, historiaj libroj kaj albumoj kune. Tamen, ĝi ŝajnas ankoraŭ nekontentiga. Dua eldono, espereble baldaŭa, certe pliperfektiĝos ĉi-rilate.

Oni povus riproĉi, ke la amplekso de artikoloj ofte ne estas proporcia, ekzemple kelkaj landoj aŭ personoj estas pli koncize prezentitaj ol aliaj eble pli gravaj. Ties kaŭzo estas, ke diversaj kunlaborantoj diverskvante transpasis la limojn de amplekso fiksita al ili, kaj, se la artikolo estis interesa, ni ne volis ĝin kripligi por malpli gravaj konsideroj. Aliflanke, se la kunlaboranto ne transpasis la limojn (kiel ekz. en la artikoloj pri Britujo), liaj artikoloj nun relative ŝajnas tro mallongaj. La longo de la artikolo do tute ne mezuras la gravecon de temo aŭ persono.

Malgraŭ zorga serĉado kaj kribrado, eble kelkaj artikoloj ŝajnos superfluaj, dum kelkaj necesaj eble mankas. La mankojn eventuale kompensos eldonota suplemento.

Ĉe kunlaboro de multaj personoj ne estas eviteblaj kelkaj opinio-diferencoj. Ne ĉiun opinion ni aprobas senrezerve, sed en subskribitaj artikoloj ni devis respekti la konvinkiĝon de la kunlaboranto.

Kompreneble ne ĉiuj artikoloj estas verkitaj egale interese. Ofte mankis al ni tempo por akiri ion pli verve skribitan kaj ni devis tion lasi por la dua eldono.

Sed antaŭ ol severe kritiki, bonvolu konsideri la neimageblajn malfacilaĵojn. Vere, en multaj kampoj la laboro estis nura kompilo kaj resumo el ekzistantaj verkoj, precipe la internacia historio de la movado kaj la lingvaj pritraktoj estas troveblaj ankaŭ aliloke en vere bonaj verkoj. Tamen, ankaŭ en tiuj fakoj oni trovos multajn interesajn detalojn, precipe pri la E-laboro en diversaj profesioj, pri kiu ni havis ĝis nun nur tre nekontentigajn informojn. Kaj en multaj kampoj ni devis fari esplorojn tute sen antaŭa bazo, ekzemple pri la naciaj historioj de la movado, aŭ pri la biografioj, kiuj prezentas la vivon de proksimume 1500 esperantistoj.

Rubriketoj pri ĉ. 450 libroj kontentigos ĉefe la libroamantojn. Ni zorge studis la tutan librotrezoron de Esperanto kaj preskaŭ ĉiuj iom gravaj libroj estas prezentitaj kun la plej necesaj bibliografiaj indikoj kaj krome, kun koncizaj sciigoj pri la speco kaj enhavo. Ĉe la plimulto ni ĉerpis la ka-