Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/60

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

Brazila Esperantisto. Organo de BLE, fondita 1908; formato 27.5X18 em.


Brazilo. Sur tiu vastega etendaĵo oni parolas la solan lingvon portugalan; dum granda permara aŭ surtera vojaĝo, kiu povas daŭri ĝis dekoj da tagoj, oni ne trovas, kiel en Eŭropo, la diversecon de idiomoj, kiu malebligas la interkompreniĝon. Krom tio, en la limnajbaraj landoj estas parolata la hispana lingvo, idiomo apartenanta al la sama familiobranĉo, kiel la portugala. Kaj, se estas vere, ke en Eŭropo hispanoj kaj portugaloj ne ĉiam sin interkomprenas, en la hispan-amerikaj landoj, kie la prononcado de la du lingvoj estas iomete modifita, la homoj de meza kulturo sin ordinare bone interkomprenas, eĉ se ĉiu parolas sian hejman lingvon. Brazilo estas lando de enmigrado: estas do nature, ke la fremdulo, tien ĉi veninta por fiksi loĝejon, penas eklerni la lingvon de sia nova loĝloko. La negocoj pri la ĉefa eksportkomercaĵo — la kafo — estas farataj en la brazilaj negocejoj pere de la portugala lingvo. Pri la importkomerco, la fremdaj vendistoj uzas plej ofte, pro sia intereso mem, la lingvon de la brazilaj aĉetantoj. La turismo ekkreskas nun dank’ al la koncernaj penoj de la Registaro. Nur malmulte da fremdlandanoj venadis antaŭ hodiaŭ viziti Brazilon, kaj eĉ tiuj malmultaj venis preskaŭ ĉiam el la plej proksimaj landoj, t. e. el la hispanlingvaj nacioj. Estas cetere konata fakto, ke en la novaj landoj, travivantaj ankoraŭ sian epokon de formiĝo, oni ordinare ne atentas kiel gravan aferon la kulturfakojn, kiuj ne havas praktikan aspekton kaj monan valoron. La kleraj homoj studas la francan kaj la anglan lingvojn, la germana kaj la itala estas ankaŭ scipovataj de multaj studemuloj, kiuj devas ilin studi por legi verkojn de siaj respektivaj fakoj (la medicino, la jurscienco ktp.). ĉar la portugala lingvo ne estas tiel disvastigita kiel la cititaj, tial ne estas malfacile konvinki kulturitan homon pri la teoria utileco de E. Tio klarigas tiun gravan helpon, kiun E jam delonge ricevas de klarvidaj homoj. Estas certe, ke, se ne ekzistus la supre cititaj malhelpoj, tiu subteno estus jam haviginta al E rimarkindajn rezultatojn por ĝia definitiva kaj brila triumfo en la lando. La unua brazila E-isto estis d-ro Baggi de Araujo, supera juĝisto en ŝtato Rio de Janeiro, kiu sciis E-n jam en 1896, ĝin uzadis por sia korespondado kun fremdlandaj E-istoj kaj pri ĝi skribadis en la gazetaro. A. C. Coutinho, kiu faris grandan servon al E tradukante la »Unuajn Lecionojn« de Cart en la portugalan lingvon, ŝuldas sian E-iĝon al d-ro Baggi de Araufo. Jam en 1897 la revuo ,LI’ havis unu abonanton en Santos, nome F. P. Machado Reis, kaj K. Ostanoviĉ korespondadis kun F. da Silva, loĝanta en Sao Feliciano. Kredeble tiu ĉi lasta estis varbita en la movadon pere de Valdomiro Lorenz, klera ĉeĥo, loĝanta en Sao Feliciano depost 1896; (iam fervora E-isto Lorenz aliĝis al Ido, revenis al E kaj antaŭ nelonge akceptis Nov-E-n de Saussure). En 1898 Medeirose Albuquerque, tre konata diverstema verkisto, kaj de tiam simpatianta E-n, skribis en «Revista Brasileira« (15 apr.) artikolon titolitan »Lingvo int. E.« La helenisto barono Ramiz Galvao publikigis en 1903, en la grava »Garnier almanako«, kies direktoro li mem estis, artikolon pri E. En 1905 anekdotojn en E publikigis la gazeto »0 Cinzel« (La Ĉizilo), en urbo Uba. En tiu sama jaro aperis en gazeto de Porto-Alegre (19 apr.) artikolo de C. Kraemer «Solresol kaj E«, kaj en gazeto »Raio X«, de tiu sama urbo, du artikoloj (31 aŭg. kaj 30 nov.). Ĉirkaŭ tiu epoko Reinaldo Geyer, en Porto-Alegre, skribadis en E-gazetoj artikolojn pri Brazilo. Pluraj elmontroj por E estis do registrataj, precipe en Rio de Janeiro, Rio-Grande-do-Sul kaj Minas-Gerais, sed ĉiuj tiuj E-istoj agadis izole, sen ia komuna asocio por la organizado de sistema propagando. Nur 7 marto 1906 d-ro Joao Keating, helpata de sindonaj amikoj, fondis en Campinas la unuan E-gru-