Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/61

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

pon »Verda Stelaro«, kiu ne ekzistas plu. Ĉar la grupo ne havis propran gazeton, ĝia fondo estis diskonigita al la brazilaj E-istoj pere de la fremdlandaj gazetoj, precipe per »L’E-iste«.

En la lastaj tagoj de majo 1906 d-ro Everardo Backheuser komencis per la gazeto »O Pais«, dank’ al la granda ĵurnalisto Alcindo Guanabara, serion da E-lecionoj.

Kiam Backheuser komencis la lecionojn pri la lingvo int., tiu ĵurnalo publikigadis jam de kelka tempo kursojn pri la franca kaj angla lingvoj; post la tria aŭ kvara leciono li komencis ricevi leterojn, skribitajn de personoj, kiuj antaŭ la kursostarigo sciis nenion pri la lernota lingvo. En tiuj leteroj estis malmulte da eraroj, kaj, kontraŭe, la malmultaj leteroj redaktitaj en franca aŭ angla lingvo venis al la respektivaj instruantoj preskaŭ nelegeblaj, pro la multaj eraroj. Animite de la sukceso de tiu propagando, d-ro Backheuser proponis la fondon de E-Klubo. Lia ideo estis entuziasme akceptita, kaj granda nombro da homoj enskribiĝis kiel anoj. La 29 junio pli ol 100 personoj kunvenis en la sidejo de »O Pais« kaj tie fondis klubon, kiu ricevis la nomon »Brazila Klubo E« (BKE). Estis aklame nomita la jena estraro: prez. d-ro Backheuser ; vicprez. d-ro Nuno Baena kaj d-ro Nerval de Gouveia; sekr. Lauriano das Trinas ; kas. Honório Leal.

BKE, kiu ankoraŭ vivas kaj estas la plej aktiva en Brazilo, komencis sian agadon efektivigante brilan serion da paroladoj kaj malfermante kursojn en diversaj oficialaj lernejoj (Nacia Gimnazio, »Pedagogium«, Milita Kolegio). Krome en apartaj lernejoj kaj en asocioj (Spencer Lernejo, Colomy Club, Asocio de Komercoficistoj ktp.).

Sekvis baldaŭ la fondo de aliaj grupoj en Rio de Janeiro: »Verda Stelo«, Laboristara Grupo E-ista kaj Societo Brazila E-ista.

Proksimume ĉe tiu epoko alvenis al Rio de Janeiro la franca E-isto Paul Berthelot ; tiam la lokaj E-istoj, kun tute prava emocio, povis la unuan fojon provi siajn praktikajn konojn kaj certiĝi pri la ĝusteco de sia prononcado. Berthelot tre helpis la propagandon, farante kursojn per la rekta metodo, ĉar li ja ne scipovis la portugalan lingvon. Li mortis en la interno de Brazilo, Conceiçao do Araguaia en 1910.

La unua ago de la registaro subtene al E estis la decido de la Ministro de Publikaj Laboroj, d-ro Lauro Müller, kiu en nov. 1906 deklaris E-n «lingvo klara« por la telegrafado en Brazilo. Kunhelpis al tio Medeiros e Albuquerque, tiama prez. de BKE. Brazilo estis la unua kiu faris tian decidon.

En apr. 1907 ekaperis la Brazila Revuo E-ista, kies unuaj redaktoroj estis Alberto Vieira, Geyer kaj Backheuser kaj kiu en sept. 1903 ŝanĝis sian nomon je Brazila E-isto. Kiel oficiala organo de Brazila Ligo E-ista, ĝi estas ankoraŭ publikigata.

La serio de la naciaj kongresoj de E komenciĝis 13 jul. 1907, kiam en Rio de Janeiro estis inaŭgurata la 1-a. Kongreso, kies solena malferma kunsido estis prezidata de la Ministro de Interno mem, d-ro Tavares de Lira.

Tiu Kongreso decidis la fondon de la Brazila Ligo E-ista (BLE), por kunigi ĉiujn grupojn. De tiu tempo aliĝis al la Ligo 81 grupoj, el kiuj multaj havis efemeran ekzistadon. La unua estraro de la Ligo konsistis el Backheuser, prez. Reinaldo Geyer, sekr., Manuel Paiva Araujo, kas. ĉe la sekvintaj kongresoj regis, kiel ĉe la unua, granda entuziasmo; ili estis la jenaj: 2-a, en Sao Paulo (1909); 3-a, en Petrópolis (1910); 4-a, en Juiz de Fora (1911); 5-a, en Rio de Janeiro (1913); 6-a, samloke (1921); 7-a, samloke (1923); kaj 8-a, en Vitória (1926). Ilin ĉiujn ĉeesti reprezentantoj de pluraj ministroj kaj de prezidantoj de Ia ŝtatoj; la federacia registaro helpis materiale tiujn kongresojn, konsentante al ilia estraro senpagan telegrafadon pri la kunveno kaj, ankaŭ, senpagan veturadon al la kongresanoj, kiuj sin direktis