Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/62

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

al la kongreslokoj ekster la ĉefurbo. Al la 7-a la prezidanto de la respubliko, d-ro Artur Bernardes, irigis oficialan reprezentanton al la solena malferma kunsido, kaj la ministro de interno, d-ro Joao Luiz Alves, ĝin persone prezidis. Ĉe la 8-a, la registaro de ŝtato Espirito Santo akceptis la kongresanojn kiel oficialajn invititojn kaj pagis tute la elspezojn, kiujn ili faris kiel ŝtataj gastoj.

Krom la cititaj oficialaj agoj, la brazila registaro ĉiam elmontras sian subtenon al E en diversaj manieroj.

Okaze de la Nacia Ekspozicio en 1908, la grava »Memoriga Bulteno de l’Ekspozicio« estis presata en tri lingvoj : portugala, franca kaj E; kaj ĝia antaŭparolo estis publikigata aparte en E. E estis ankaŭ uzata por la oficiala propagando de la Int. Ekspozicio en 1922. Tiu ekspozicio kontraktis kun la gazeto »E Triumfonta« la publikigon de speciala numero por propagando de Brazilo. Sekve de tiu propagando estis ricevataj centoj da leteroj kaj kartoj, kun peto pri informoj, kaj multo da fremdaj gazetoj, kiuj publikigis sciigojn, donitajn de la E-istoj, en la respektivaj lingvoj. Ĉe la du cititaj ekspozicioj BKE rieevis oran mcdalon pro la prezentitaj E-ajoj.

La leĝo n-ro 1.162 de la 29 okt. 1913, permesis la sendevigan instruadon de E en la lernejoj de Ŝtato Rio de Janeiro. Per la dekreto n-ro 1.165, de 31 okt. 1917, strato Maria Jose, en Rio de Janeiro estis eknomata Z. En Brazilo ekzistas du stratoj kun la nomo E : en Realengo, antaŭurbo de Rio de Janeiro, (depost 5 okt. 1913), kaj en Aracaju, (depost 23 marto 1932). La leĝo n-ro 759, de la 31 okt. 1918, permesis la sendevigan instruadon de E ĉe la Normala Lernejo kaj ĉe la duagradaj lernejoj de Ŝtato Sergipe. La dekreto n-ro 2.083, de la 11 jan. 1919, permesis la sendevigan instruadon de E ĉe la unuagradaj metiaj kaj normalaj lernejoj de la Federacia Distrikto.

Per dekreto n-ro 4.356, de 26 okt. 1921, BLE estas konsiderita asocio de publika utileco. Kiam la estraro de la Ligo iris danki Epitácio Pessoa, prezidanton de la respubliko kaj unu el la plej eminentaj brazilaj politikistoj, li deklaris, ke li estas sincere konvinkita pri la utileco de E por la homaro, danke ĝian logikecon kaj facilecon, kiujn li mem konstatis.

En 1922 la Brazila Parlamento voĉdonis subvencion al la Ligo. Tiu subvencio estis komence en valoro de ĉirkaŭ 760 svisaj frankoj, malpliiĝis poste, pro la ekonomie malfacila situacio de la lando, je la hodiaŭaj ĉ. 380 svisaj frankoj. En sia parolado ĉe la 7-a Kongreso, la ministro de interno atentigis al la valoro, plie morala ol materiala, de tiu helpo. La nuna provizora registaro, faranta rigoran ekzamenon pri ĉiuj subvencioj, forstrekis plurajn, sed tenis plu tiun al la Ligo. La brazila registaro elektis oficialajn reprezentantojn ĉe la jenaj UK-j 5-a: Vieira Souto, 6-a: Melo e Sousa, 7-a: inĝ. Agenor de Miranda, 18-a: d-ro Carlos Domingues, 20-a: prof. E. Backheuser, 21-a: Domingues, 22-a: konsulo Joao Carlos Muniz kaj 24-a: Eliseu Montarroios.

La Brazila Delegito ĉe la Ligo de nacioj, d-ro Rodrigo Otavio, estis unu el la subskribintoj de la propono, ke tiu Ligo rekomendu la instruadon de E en la lernejoj.

La Supera Oficejo de Statistiko, Diskonigado kaj Propagando de la Ministerio de Edukado uzadas E-n por sia oficiala korespondado.

La plej granda sukceso de E ĉe la publikaj lernejoj en Brazilo estis atingita en 1918, jaro, kiam funkciis kursoj ĉe pli ol 20 lernejoj, vizitataj de pli ol 600 gelernantoj. La E-lecionoj estis donataj tuj post la aliaj, de la 15-a ĝis la 16-a horo. La plinombriĝo de la lernantaro kaj la malebleco konstruigi pli da lernejoj devigis la administrantaron starigi du lerntempojn, nome de la 8-a ĝis la 12-a, kaj de la 12-a ĝis la 17-a. Iĝis do tro malfacile daŭrigi la E-kursojn, malgraŭ la granda volonteco de la lernejestrinoj. Tamen, dum kelkaj sekvintaj jaroj ankoraŭ funkciadis certa