Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/63

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

nombro da kursoj por geinstruistoj, kaj por lernantoj.

En 1929 la Supera Direktantaro de la Publika Instruado de Federacia Distrikto adoptis E-n por la antaŭ nelonge starigita servo de Lerneja Internacia kaj -ŝtata Interŝanĝo, servo, kiu tamen ankoraŭ ne ricevis sian plenan forton.

En 1932 funkciis, rajtigite de la Ministro de Edukado, resp. de la Direktoro de Publika Instruado en Rio de Janeiro, kursoj de E ĉe la Ekster- kaj Internula Fakoj de Lernejo Pedro II (modelo de ĉiuj duagradaj lernejoj en Brazilo), ĉe la Instituto de Edukado, kiu diplomas la unuagradajn geinstruistojn en la ĉefurbo, kaj ĉe la »Grupo Escolar Rodrigues Alves«.

En tiu sama jaro estis kreata katedro de E ĉe la Populara Laboruniversitato, en Recife, por kiu estis nomata instruanto la sindona E-isto Sebastiao Albuquerque.

De 1925 ĝis 1928 E estis deviga objekto ĉe la komercolernejo tiam tenata de la Asocio de Komercoficistoj de Rio de Janeiro, la plej grava klasasocio en Latina Ameriko.

Pluraj sciencaj, komercaj, edukaj, geografiaj kaj turismaj kongresoj pli ol unu fojon, jam aprobis deziresprimojn favorajn al E.

Multaj eminentuloj simpatias E-n. La peticion kiun BLE sendis 10 aŭg. 1921 al la Ligo de Nacioj, subskribis pli ol 200 kleraj homoj en Rio de Janeiro.

Faris paroladojn, skribis artikolojn, aŭ helpis en iu alia maniero la propagandon, krom la supre cititaj, la jenaj kleraj brazilanoj: Silvio Romero, filozofo, Olavo Bilac, princo de la brazilaj poetoj; Barbosa Lima, oratoro; Fortunato Duarte, latinisto; Carlos Porto Carreiro, poeto kaj lingvisto; Markizo de Paranaguá, scienculo; Barono Homem de Melo, geografo; Nerval de Gouveia, prof. ĉe kelkaj superaj lernejoj: la cititaj jam mortintaj; kaj: Otávio Mangabeira kaj Felix Pacheco, iamaj ministroj de eksterlandaj aferoj; generalo Cândido Rondon, geografo kaj landesploristo; Antonio Carlos, politikisto; Moreira Guimaraes, filozofo; Afonso Pena Jŭnior, iama ministro de interno; Candido Mendes de Almeida, dir. de la Komerca Akademio; Alfonso Celso, membro de la Brazila Beletristika Akademio; M. A. Teixeira de Freitas, dir. ĉe la ministerio de edukado; la prelatoj Benedito Marinho kaj Goncalves de Rezende, sanktatemaj oratoroj; Dunschee de Abranches, publicisto; Manuel Cicero, iama rektoro de la univ. de Rio de Janeiro; José Oiticica, fiiologo; Raul Pederneiras, prof. de int. juro; Juliano Moreira, scienculo; Heitor Beltrao, ĵurnalisto; inĝ. Aarao Reis; José Boiteux, historiisto kaj multaj aliaj.

Ĉiam montras sian simpation al E ankaŭ gravaj asocioj: Societo de Geografio de Rio de Janeiro (en kies domo estas la sidejo de BLE), Klubo de Inĝenieroj, Societo de Medicino kaj Ĥirurgio, B. Historia kaj Geografia Instituto, Nacia Societo de Terkulturo, B. Gazetara Asocio, B. Instituto de Kontoscienco, B. Botanika Asocio, Komerca Asocio de Rio de Janeiro, Federacio de la Komercaj Asocioj de B., Asocio de Komercoficistoj de Rio de Janeiro, Ligo de Komerco, Touring Club de B., B. Katolika Unuiĝo, Federacio de B-aj Skoltoj, B. Spirita Federacio, B. Radio Klubo, Radio Societo de Rio de Janeiro, k. a.

Krom la naturaj malfacilaĵoj, kiujn ni aludis ĉe la komenco, estu registritaj du malagrablaj faktoj en la historio de E en Brazilo. La unua estis la kontraŭstaro, ĉe la Ligo de Nacioj, de la Ministro de Brazilo en Svisujo, kiu okaze reprezentis Brazilon en unu el la konferencoj kaj kiu, ne ricevinte instrukciojn, atakis E-n. BLE sin turnis al li kun vigla protesto, memorigante al li, ke la registaro ĉiam animis la E-movadon. La dua fakto okazis en 1924, kiam BKE estis avertita de amikoj pri tio, ke ne estus konvena la daŭrigo de E-kurso tiam farata per la radio, ĉar la registaro estis informata pri tio, ke la E-movado celas la renverson de la institucioj. BKE ĉesigis dum kelka tempo tiun kurson, sed poste tiu ĉi daŭris plu sen iaj ajn malhelpoj. Kurioza kaj aparta aspekto de E