Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/64

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

en Brazilo estas, ke tiu idiomo estas ĝenerale tie ĉi konsiderata kiel la int. helplingvo. Ekzistis aŭ ekzistas en Sao Paulo kelkaj idistoj, sed ilia propagando — se ĝi efektive ekzistas — trovas nenian resonadon. Pri aliaj projektoj nur malmultaj personoj scias.

En 1907 estis kelkaj opinioj inklinaj al la reformo de E. La granda plimulto, tamen, estis malfavora al tiu intenco, kaj tial venkis la partianoj de la Fundamento-konservado.

La gazetaro akceptas volonte sciigojn pri E. Inter niaj gazetoj ni »aparte menciu sjornal do Comercio«, la plej grava en Brazilo.

Estis interesa elmontro de la simpatio, ke la 3 marto 1930, dank’ al la ĝentileco de »Companhia Radiotelegráfica Brasileira«, la prez. de BLE, C. Fernandes, interparoladis kun dir. de »La Movado« en Paris, E. Houbart. La unuan fojon okazis, kiam du personoj rekte interparoladis per sen fadena telefono uzante E-n. Kaj aŭtune 1933 sekvis nova sukceso: la poŝta administracio aperigis serion da poŝkartoj ilustritaj, kies lingvo estis krom la portugala E. Pro la bona akcepto de la eldonaĵoj la poŝta direkcio aperigis komence de 1934 novan serion da tiaj poŝtkartoj. La unua serio konsistas el 20, la dua el 39 diversaj pecoj.

Kunlaboris ankaŭ al tiu ĉi sukceso Couto Fernandes, prez. de BLE depost 1910, la granda kuraĝiganto, kies entuziasmo ne malpliiĝis kun paso de la tempo.

C. DOMINGUES.


Bremon Masgrau Jacint, kataluno, kuracisto-radiologo, red. de kuracista revuo. Nask. 28 jan. 1885 en Banyoles. Fervora pioniro depost 1903. Kunfond. de pluraj societoj, komitatano de la 5a UK. Aŭtoro de multaj prop. artikoloj, de vortaro kaj gramatiko. Red. de Tutmonda Espero, 1909, prez. de Espero Kataluna, kaj de KEF. Verkoj: E-gramatiko, (vendita en pli ol 60.000 e-roj; ŝlosilo; kelkaj tradukoj kolektitaj suo titolo Hejma Prozo. L. K.


Breon (breon) Edouard, franco, oficisto. Nask. 1853, mortis 5 feb. en Blois. E-iĝis 1901. Sekr. de SPPE de 1902, plenumis premegan laboron kun senlima sindonemo. Sekvis de Beaufront idistan, 1908, kaj rikoltis nur maldolĉan elreviĝon.


Breslaŭ Boris M., sovetiano, hebreo, ĵurnalisto-redaktoro. Nask. 1891. E-isto depost 1909. En 1918 aperigis ruslingvan broŝuron Lingvo int. kaj proletaro. De post 1923 membro de CK SEU, en 1930 kaj 1933 red. de la ruslingva SEU-revuo Aŭtoro de diversaj artikoloj pri E kaj felietonoj (»Amerikanino« k. a.). En 1934 aperis ruslingva broŝuro de li: E-Sensencaĵo?


Bricard (brikar) Raoul, franco, prof. ĉe la Konservatorio de Artoj kaj Metioj: matematikisto. Nask. 23 marto 1870. Eksprez. de la Pariza EO. Kunorganizinto de la UK 1914 en Paris. Kunlaboris al Scienca Revuo k. a. Verkis: Matematika Terminaro kaj Krestomatio, 1905. Trad. de Huntington: La Kontinuo (v.), 1907. LK., 1909.


Briegleb (brigleb) Karl, germano, d-ro fil., kuracisto en Worms. Nask. jan. 1859 en Alsheim. Volapükisto depost 1886, post studado de la »malgranda Borel« fariĝis E-isto. Vizitis kongresojn de GEA (Gotha ktp.). Agadis multe por E en kontraŭalkoholaj societoj. Prez. de la loka EG.


Briggs Charles Harold, usonano, analiza kemiisto. Nask. 1878 en Avon (New York). Specialisto kaj verkisto pri la cereala kemio. E-iĝis en 1907. Organizis kaj instruis kurson en Minneapolis (Minnesota). Fondis grupon tie en 1908 kaj en Saint Paul dum 1925. Estis vicprez. de tiu lasta kaj konsilanto de EANA.


Briggs Louise, anglino, instruistino. Instruas ankaŭ E-n en sia (privata) knabinlernejo. ŝi verkis multe da ĉarmaj teatraĵetoj por infanoj, kun vera kompreno de infana psikologio. Aparte eliris: Cindrulino kaj aliaj teatraĵetoj , 1920; Sonĝo de somero mezanokto, trad. de Sliakespeare, 1921. Kunlaboris al Literaturo, kaj LM.


Britujo. La angla lingvo estas unu el la plej disvastigitaj, kaj en Britujo,