Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/7

Ĉi tiu paĝo estis validigita

rakterizajn notojn el recenzoj, aperintaj en la gazetaro. Tio havas ia utilon, ke esploranto povas reiri al la fonto kaj tie trovi pluajn detalojn pri la libroj. Ĉar ni aldonas ankaŭ la biografiojn de niaj verkistoj, kun la listo de iliaj verkoj, kaj ofte ankaŭ kun komentarioj kaj valorjuĝoj, kaj ĉar ni resumas en aparta artikolo pri la historio de la Esperanta literaturo, la Enciklopedio povas esti rigardata ankaŭ kiel taŭga anstataŭanto de ĝis nun ne aperinta literatura manlibro de Esperanto.

Ĉe la lingvaj artikoloj ni klopodis je plejebla grado de objektiveco. Ĉe kelkaj artikoloj troviĝas noto kontraŭdiranta al la artikolo mem, el la plumo de alia kunlaboranto. Tiam temas pri aferoj nedeciditaj: la leganto devas mem formi al si opinion.

Pri neologismoj ni ekstreme ŝparis, eĉ vortoj »duonoficialaj« de la Plena Vortaro estas nur malofte troveblaj. Se kelkaj neoficialaj vortoj englitis tie kaj tie, tio okazis nur pro preterrigardo. La vorton Nipono anstataŭ Japanujo ni uzis devigitaj de neceso: la artikolo pri Japanujo ne alvenis ĝis la fermo de la unua volumo.

La redaktoroj zorgis plej atente, ke ĉiuj detaloj estu fidindaj kaj forigis el la artikoloj ĉion, pri kies fidindeco ili havis dubojn. Estis malfacila tasko, ĉar oni ne povis kontroli la ĝustecon de ĉiuj okazintaĵoj, ciferoj kaj nomoj. Se estis eble, ni donis ĉe la fino de la artikolo fontindikon por trovi facile pli ampleksajn informojn pri la pritraktita temo.

Ĉe la aranĝo de ia teksto kaj bildoj ni klopodis laŭeble, ke ĉiu materialo estu trovebla facile, sen multe da serĉado. Tion espereble multe prihelpos la detalaj indeksoj, troveblaj en la fino de la dua volumo.

Ni tre atentis ankaŭ tion, ke ni donas la verkon ne sole al homoj kun universitata klereco. Tial ni prezentas la materialon en simpla kaj facila stilo, bone komprenebla ankaŭ al komencantoj.

Ni esperas, ke la preso ĝenerale kontentigos la legantaron. Estas ja kelkaj bildoj ne sufiĉe klaraj; pri tio kulpas ne la presejo, sed tio, ke ni devis reprodukti jam origine malklarajn represaĵojn.

Kaj la malbenitaj preseraroj? jes, malgraŭ okfoja tralego ni ne povis ekstermi ĉiujn. La liston de la plej gravaj ni donos je la fino de la dua volumo. Ĉi tie ni danku aparte s-anojn M. C. Butler kaj T. Indra pro la atentega legado kaj donitaj konsiloj.

La redaktado de tiel multpretenda verko ne estus ebla sen multaj kapablaj kunlaborantoj. Ilian liston oni legu sur aparta loko. Ĉiuj el ili meritas ne nur nian dankon, sed ankaŭ dankon de la tuta esperantistaro. En la unua vico staras: s-roj L. Bastien, G. P. de Bruin, M. C, Butler, K. Kalocsay, T. Indra, P. Tarnow kaj E. Wiesenfeld. Aparta ĝojo povas esti por ĉiu adepto de la Zamenhofa lingvo, ke en la portado, de