Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/77

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

C


Cacciapuoti (kaĉapuoti) Giovanni, italo, d-io. Pioniro en Napoli dum la fruaj tagoj de E.


Cachon (kaŝon) Hector, franco, tipografo. Nask. 11 marto 1891 en Sens (Yonne). E-isto de 1910. Unu el la unuaj membroj de FEO kaj de SAT. Gvidis kelkajn kursojn en Paris. Sekr. de FEO, 1924—33, SAT direkciano 1927—32.


Calais. (kale). Havenurbo kaj banloko en Francujo; 72.030 loĝantoj; loko de la unua iom grava int. E-kunveno. La E-grupo de Calais kaj la angla havenurbo Dover, utiligante la kuradon de la aŭtomobilaj boatoj, organizitan de la Aŭtomobila Klubo de Francujo, decidis aranĝi int. feston en E. La inviton akceptis pli ol 120 E-istoj (laŭ Privat 200, laŭ UEA-Jarlibro 1932 180) plejparte de Britujo kaj Francujo, krome Capé el Alger, Stavenhagen el Berlin, Seynaeve el Courtrai (Belgujo) kaj Kühnl el Praha. 7 aŭg. 1904 oni malfermis la kunvenon en Calais, prezidis kapitano Capé-Montroisier. La kongreso diskutis la demandojn: 1. Pri la akcento tonika; oni alprenis la decidon: »Ni devas ĝuste konservi la tonikan akcenton; la profesoroj devas insisti pri la utileco de tiu regulo«. 2. Pri la ortografio de la personaj kaj urbaj nomoj. 3. Pri E-ista signeto; oni decidis: »La signo de la rekono por la E-istoj, kiun oni rekomendas por la kunvenoj k. c., estas la verda kvinpinta stelo«. La 8-an la partoprenantoj per vaporŝipo »La Nord« vojaĝis al Dover, kie la E-istoj akceptis la gastojn entuziasme. Oni disiĝis nur je la 11-a vespere, kiam la gastoj forvojaĝis sur la sama ŝipo. En ambaŭ urboj de la festo okazis oficialaj akceptoj de la urbestraroj, bankedoj kun festparoloj ktp. La kongreso signas la komencon de la UK-j.

I. ŜIRJAEV.


Cambridge. Universitata urbo en Anglujo, 58.800 loĝantoj. — 3-a UK 12—17 aŭg. 1907, 1317 partoprenantoj el 35 landoj; provo de int. monsistemo: spesmilo. Unuafoje ŝtata registaro (Belgujo) reprezentis sin dum E-kongreso.


Cameron (kameron) Percy James, (Noremac), brito, oficisto. Nask. 5 sept. 1884 en London. Liberpensulo, vegetarano, kontraŭmilitulo. Eklernis E-n en 1905. Sekr. de Londona EK 1912—16. Verkis recenzojn por British E-ist, E kurson por sindikataj gazetoj kaj okazajn artikolojn.


Camosato (kamozatu) Benjamin, brazilano, dentkuracisto. Fond. kaj unua prez. de »Societo Sankta Katarino« (1907) en Florianopolis, kaj de »Sud-BraziIa E-istigiIo« (1927) en Porto Alegre. Dir. de la revuo »Brasil Filatelico«, kiu publikigas artikolojn en kaj pri E.


Campanile (kampanile) Enrico, italo, reĝa notario. Nask. 4 nov. 1861. Prez. de Napola E Grupo, Fervora prop.-isto; gastamo kaj bonhumoro.


Cannes. (kan). Franca urbo, »Perlo de la Riviera«; 45.000 loĝantoj; la unua urbo en la mondo, kiu uzis E-n por la trafikindikado. v. Trafiksignaloj.


Canuto (kanuto) Giorgio, italo, dro med. kaj jura, univ. prof. de jurmedicino en Torino. Nask. 3 jun. 1897 en Torino. Interesiĝis pri E depost 1925 kaj komencis sian agadon per instruado kaj prez. de la loka grupo. De 1928 vicprez. de IEF. Akcelis la kunlaboradon de gvidantaj