Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/97

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

ŝurojn pri la japana invado en Shantung kaj Manĉurio.

Shanghai, Kanton, Hankow kaj Peiping fariĝas la centroj de nia movado. El la 4 centroj Shanghai okupis la unuan lokon, kie estis biblioteko, bona organizo, sistema laboro kaj tie oni reprezentis grandparte la nacian movadon. ŜEA (Shanghai) alvokis por organizi nacian movadon en 1931. Partoprenis KEA, HEA kaj grupoj kaj individuoj de Peiping, Nanking, Chin-king, Tien-tsin. Sed subite venis japana invado en Shanghai (jan. 1932). Oni ekmilitis. ŜEA perdiĝis en cindro. Sed malgraŭ ĉio, ia ideo de la paco, la kerno de E-ismo, restas en la koro de la ĉino; tio ja povas certigi, ke E havas grandan estontecon en Ĉinujo. WON KENN.


Cirkaŭ la mondon kun Ia verda stelo. Originale de J. Scherer. 1933, 272 p., kun 107 bildoj. Raporto pri la mondvojaĝo de Sch. en 43 landoj per kaj por E. Tre interesa kaj grava dokumento pri la vivado de E eĉ en ekzotikaj landoj. Flua, facila stilo.


Ĉu li? Romano originale de Vallienne, 1908, 447 p. »Ĝi forte tenas la atenton ĝis la lasta paĝo. Ĝi estas historio de fatala eraro, kiu persekutas senkompate siajn viktimojn. Ĉiuj komplikitaj situacioj estas lerte prezentataj kaj la motivoj de la roluloj estas tre lerte klarigataj. Troviĝas en tiu ĉi libro multaj esprimoj, kiujn ni pli vole rigardas, kiel apartaĵojn de la aŭtoro, ol kiel modelojn por la ĝenerala E-a stilo. (A. E. W., British E - is t, 1908, p: 230.)