Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/98

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

D

Da. Per ĝi oni apartigas certan kvanton en nedifinita (kvazaŭ senfina) nombro aŭ kvanto. Se la kvanto, el kiu oni apartigas, estas unu tuto, aŭ ĝi estas difinita (per si mem, aŭ per la artikolo, aŭ per posedaj, montraj pronomoj, aŭ per ĉiu, ĉiuj, aŭ per numeralo) oni devas uzi el, aŭ de.

Ekz. »du kaj duono da jaroj« (ĉar jaroj estas nedifinita, senfina nombro, »multe da panoj«, »glaso da vino«, »glaso da ruĝa vino«, »trupo da soldatoj«.

Sed: »duono de jaro«, »kvarono de pano«, (ĉar jaro, pano estas difinitaj unuoj), »la grupo de la kondamnitoj«, »peco el tiu tero«, »iom el lia mono«, »kvarono de ok«.

Specialaj esprimoj: »nubo da birdoj«, »maro da mizero», »laĉo da koraletoj«.

Krome, per da ni akcentas la kvanton, per deel la kvaliton. »Roto da soldatoj« emfazas la roton, »roto dae soldatoj« emfazas la soldatojn

KALOCSAY.


Dahl (dal) Einar (ps. Valo), svedo, instruisto en Uddevalla. Nask. 1 marto 1904 en Falun. E-isto de 1921. Estrarano de S Instr. EF. Prez. de Universala E Pacifista Ligo de 1931. Originalaĵoj kaj tradukaĵoj, multaj artikoloj.


Dalmau Delfi, kataluno, prof. de hispana, franca kaj angla lingvoj. Nask. 31 jul. 1891 en Figueres. Fondinto de Dalmau-Liceo en Barcelona, 1920, kun filioj en kvin aliaj urboj. Aŭtoro de du katalunaj romanoj. Eisto de 1909. Plurfoje komitatano kaj prez. de KEF. Fondinto de E movado en Bahia Blanca (Argentino). Kunlaborinto, red. de K. E-isto. Premiito kaj juĝantarano de la Floraj Ludoj. Kunlaboris al La Revuo, E, HDE.


Dambe David, litovo, komercisto. Nask. en 1895 en Telŝiai. E-isto kaj SAT-ano de 1924. Kunlaboras al la SAT-organoj. Siajn rakontojn li ĉerpas el la nigrega vivo kaj sorto de la nigra raso. Kun granda lerto kaj observkapablo li pentras la vivon, animstaton kaj pensmanieron de la subpremitaj negroj, kiuj sopiras la iaman liberon. La rakontoj estas interesaj kaj la fakto, ke ili efikas per la forto de la realo, ne vualante la maljustojn de la »blanka kulturo«, altigas iliajn literaturajn kvalitojn.

EMBA (SAT).


Dambrauskas Aleksandro, (Dombrovski, ps. A. Jakstas), litovo, prelato, prof. Nask. 26 aŭg. 1860 en Kuroniai. Ekzilita 1889—95 de la rusa cara registaro, ĉar li malpermesis al katolikaj lernantoj obei ordonon pri vizitado de rus-ortodoksa preĝejo. De 1907 prez. de katolika libroeldona societo kaj red. de diversaj revuoj. Multaj verkoj en lingvoj litova, pola, rusa, latina kaj E. Kiel studento en la Petrograda Pastra Akademio en 1887 li eksciis pri la apero de E kaj tuj skribis al Z poŝtkarton kun promeso tuj lerni E-n. Semajnon post la ricevo de la unua Iibro li skribis al Z sian unuan poŝtkarton en E (sen eraroj). L. K. Estis prez. de LEA, dir. de IKA por L-ujo, redaktoro de L Stelo. Verkis la unuan L lernolibron, 1890, Tilsit. Multaj artikoloj en diversaj E gazetoj. Verkis: du matematikajn libretojn, 1905 kaj 1906; Versaĵareto, 1905, 29 p .; Mal-