Paĝo:Enciklopedio de Esperanto, 1933.pdf/99

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

grandaj pensoj pri grandaj demandoj, 215 p. Kunlaboranto de Litova Almanako, 1923.


Damen Henri, nederlandano, komercisto. Nask. 29 majo 1892 en ’s Hertogenbosch. E-isto de 1908. Prez. de NKEL kaj red. de N Katoliko 1912—16 kaj 1930—31.


Dancu, Marionetoj. Originala novelaro de J. Baghy. 1927, 176 p. »La samaj kvalitoj, kiuj distingas lin, kiel poeton, montras sin klare ankaŭ ĉi tie: profunda sento, sincera kor-ektremo kaj plenkora homa komprenemo por la elpuŝifoj de 1’ vivo, aparta inklino por la filozofia profundigo de 1’ temoj, penetra kaj tial ofte pesimisma vidmaniero, kolora kaj sukoŝvela, tamen konciza kaj rapida lingvo.« (K. Bodo, Hungara Heroldo, febr. 1928.)


Dandová Ludmila, ĉeĥoslovakino, fotografistino en Praha. E-istino de 1914, laboras precipe en katolikaj rondoj, redaktas la bultenon informilo.


Dansk Esperanio-Blad. Organo de CDEL, fondita en 1928; formato 23x17 cm. Red. M. Palsberg.


Danubo. 1. Organo de la rumanaj kaj bulgaraj E-istoj. Bucureŝti. Red. D-ro. Robin. Nur skribita en E. Ĝi estis la kunigo de Lumo kaj Rumana E-isto, 1-a jaro okt. 1910—aŭg. sept. 1911—11 kajeroj (12 n-roj) 11XIV-)~36O p.; 2-a jaro dec. 1911—julio 1912—6 kajeroj, (7 n-roj.) 6xIV. + 200 p. 24x16. Krom propagando, kroniko, organizaj kaj lingvaj demandoj D. enhavis modelajn proz- kaj literaturaĵojn. — 2. De majo— julio 1931 aperis ankaŭ D., monata gazeto por org. kaj prop. eld. ES «Solidareco«, Red. D. Ivanov. 3 kaj. po 8 p. 24X16.

P. TARNOW.


Danujo. Jam antaŭ 1850 du danoj, la fama lingvisto Rasmus Rask kaj la komedi-verkisto Thomas Overskou sendepende unu de la alia sin okupis pri konstruado de artefarita lingvo. Sed la ĝenerala publiko ne konatiĝis kun tiu demando antaŭ ol Volapük eniris en Danlandon 1886 kaj post malmultaj jaroj malaperis.

La unua dana lernolibro de E, verkita de Christian Nielsen aperis en Flensburg 1890. Verŝajne nur tre malmultaj adeptoj de E troviĝis en Danlando antaŭ la apero de vortaro kaj lernolibro de Fr. Skeel-Giör1ing, (1904), »la patro de la dana E movado«. Li faris siajn unuajn kursojn en Aalborg ĉirkaŭ 1904, sed poste li transloĝiĝis al Kopenhago, kie li daŭrigis sian laboron kun granda sukceso.

La konata lingvisto, prof. Otto Jespersen (aŭtoro de la lingvoprojekto »Novial«) varme interesiĝis pri E kaj publikigis longan rekomendan artikolon pri ĝi en la multe legata revuo »Tilskueren« (1905). Samtempe alia fama lingvisto prof. Vilhelm Thomsen verkis kaj eldonis broŝuron pri »la komuna lingvo de la scienco.«

Fine en 1906 fondiĝis la unua E grupo dana, »E-ist-foreningen«, kies unua prez. estis magistro Holger Wiehe kaj ĝia sekr. f-ino Gunvar Monster. Post unu jaro tiu grupo ekeldonis la unuan danan E gazeton E-Bladet: Helplingvo, kiun redaktis Wiehe. Fervoraj E-istoj faris paroladojn pri la nova lingvo, precipe skeel-Giorling kaj Monster.

En 1907 la plej granda Kopenhaga gazeto »Politiken« ekinteresiĝis pri E kaj aranĝis kursojn kun 350 kursanoj. Skeel-Giorling instruis ilin. Ankaŭ en Kristana Unuiĝo por junuloj en Kopenhago li aranĝis kursojn. Post tiuj kursoj fondiĝis E grupo por junuloj, kies prez. fariĝis Svend Rehling. En laboristaj rondoj gvidis Leo Abraham kursojn kaj fondis poste grupon. Tiuj du grupoj ne vivis longe.

Ankaŭ ekster Kopenhago la E movado ekfloris. En Odder kaj Bronderslev okazis kursoj, kaj en Randers kaj Faaborg fondiĝis kluboj. Plej vigle laboris la klubo en Odense, kie N. C. Carlsen faris gravan propagandon. En la tiea komerca lernejo oni komencis instrui E-n. Baldaŭ sekvis la seminario en Odense. La klubo en Odense fondiĝis 1907, 1910 fondiĝis la laborista klubo. En Kopenhago Bendix, P. Borberg, f-ino Monster kaj SkeelGiorling faris la plej grandan laboron. Bendix instruis i. a. E-n en kurso de 300 telefonistinoj. En jan.