Paĝo:Esperanto - 5 februaro 1914.pdf/11

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
ESPERANTO ĈE LA LEIPZIGA EKSPOZICIO

„Strato de la Popoloj“ estas la nomo de la ĉefa vojo en la Leipziga Mondekspozicio de libroindustrio kaj grafikaj artoj. Ĝi estas flankumata per la pavilonoj de la pavilonoj de la diversaj nacioj. Francujo, Svisujo, Italujo, Aŭstrio, Hispanujo, Portugalujo, Anglujo, Nederlando, Danujo, Rusujo kaj Brazilujo konstruas jam nun siajn proprajn domojn, por montri en ili la bonan staton de sia libroindustrio.

La Leipziga Mondekspozicio superas ĉiujn ĝisnunajn ne nur per sia grandeco, graveco kaj tipeco, sed ankaŭ per la fakto ke unu popolo oficiale partoprenas, kiu ĝis nun neniam estis reprezentita nome la popolo de la Esperantistoj.

Ke la Esperantistaro estas popolo, tion ĝi pruvas plej bone per la Esperanto-Pavilono, kiu fariĝas ebla nur dank’al al monoferoj de la gesamideanoj. Nuntempe ĝi estas konstruata, bela romana domo, ornamita per la verda stelo, inda hejmo de nia afero. Kiel la domo mem, apud la domoj de Francujo, Italujo kaj Brazilujo devas esti vidata de ĉiu el la miloj da vizitantoj, tiel ankaŭ la enhavo de la pavilono nekompareble propagandos nian aferon. Ĉiu devas konvinkiĝi ĉi tie, ke Esperanto vivadas, ke ĝi estas forta, ke jam ekzistas tuta Esperanta popolo, kiu en sia propra domo montras amason da interesegaj ekspoziciaĵoj. Ĉu ankaŭ vi, kara samideano helpis ĉi tiun gravan entreprenon koncernantan la tutan Esperantistaron? Ĉu vi ne volas apogi aferon, kiu ebligas, ke la Esperanta popolo unuafoje aperas oficiale inter la diversaj nacioj, kio estas kapabla havigi al nia movado sukcesegon? Dank’al la donacoj de multaj sindonaj gesamideanoj la ĉeisumo por nia kon-