Paĝo:Fervoja Esperantisto - Julio-Aŭgusto 1913.pdf/3

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

eviti la baton kiam veturiloj transiras de unu relo sur alia, tre verŝajne ankaŭ kontraŭ la « forrampado ».

Tre plaĉis al ni la sistemo de l’ Hamburga kaj Kopenhaga ĉefstacioj. Ili estas konstruitaj super la relvojoj kiel viadkutoj, la pasaĝeroj neniam bezonas transiri la relvojojn, ĉar de el la halo oni tuj prenas la deziritan peronon per ŝtuparoj aŭ liftoj kaj en okazo de vagonŝanĝo de pasaĝeroj oni lokigas la vagonarojn transverse de la sama perono k. t. p.

Ni ĝuis de nia bela vojaĝo kiel privatuloj, tamen ni tuj rimarkis tiajn fervojajn instalaĵojn.

Bal, Breda (Holando).

S-ro Lamy el Chaulnes, Francujo, vojaĝis Holandujon, li ne scias unu vorton de la Holanda linkvo, tamen akceptita de tri holandaj kolegoj, S-roj Lindsen, Tinga, li revenis ĉarmita de la bona akcepto de niaj samsocietanoj.

Li faris raporton pri tiu vojaĝo ; tiu raporton ni presigos en venonta gazeto.



Traduko de la Berna Internacia Kontrakto (Konvencio)

Nous commençons la traduction en Esperanto de la Convention internationale de Berne. La Convention intéressera certainement les administrations et les employés de Chemins de fer.

Nun wollen wir mit der Uebersetzung des internationalen Berner Uebereinkommens in Esperanto beginnen. Die Uebersetzung wird sicherlich für alle Eisenbahnbehörden und alle Eisenbahnbeamten von Interesse sein.

Now let us begin with the translation in Esperanto of the convention international of Bern. This translation would be surely of interest for every raillway-managements and all officers of railway.

Nun ni volas komenci la tradukadon de la Berna internacia kontrakto Esperante. La tradukado estos certe interesa por ĉiuj fervojaj administraroj kaj por ĉiuj fervojaj oficistoj.

S-ro Reuss, supera termezuristo en Regensburg, faros tiun tradukon, sed ĝi aperos kiel feliotono, iom post iom en nia revuo.