Paĝo:Fervoja Esperantisto - Junio 1911.pdf/4

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

de la personaro de ĝi elektitaj. La reprezentantaro povas, ne devas, pritrakti ilin kun la direkcio. Kiam oni ne povas unuiĝi je la pli grandaj punoj, ankaŭ monpunoj de pli ol 1/4 tag-salajro, oni sin turnas al la arbitracio de 5 membroj. Du anoj estas elektataj de la punita persono. Eksigo plenhonora, donita de la societo, sed ne demandita, ne estas puno. Ĉe eksigo, la kompanio devas averti kvar semajnojn antaùe. Ĉe eksiĝo, la oficistoj avertas ankaŭ kvar semajnojn, la laboristoj du semajnojn antaŭe.

Laŭ holandaj komprenoj la kondiĉoj estas sufiĉe bonaj.

J. Bal (I. A. E. F. Nº 77).


ĈE LA ŜTATAJ FERVOJOJ, EN FRANCUJO

Sekve de fervojaj akcidentoj, kiuj okazis antaŭ nelonge, la jena novaĵo ĵus estis farita :

Por atentigii la maŝinistojn pri la antaŭaj signaloj de la stacioj, samnivelaj pasejoj, k. c., la tri telegrafaj fostoj, kiuj staras antaŭ tiu signalo, estas kovritaj per blanka kolorilo.

G. B.


KOLEKTANTARA KAFO
(La abonantoj rajtas kvarlinian anonceton.)

S-ro Georgo Habellok, fervoja ekspedejstro en stacio Mochbern, poŝto Breslaŭ XVII (Germanujo), deziras korespondi per ilustritaj poŝtkartoj aŭ leteroj ; ĉiam respondos.

S-ro Emanuelo Kubasek, ĉefkonduktoro en Plzen, Koterovská, 40, Bohemujo (Aŭstrujo), deziras insterŝanĝi fotografaĵojn de aliregnaj uniformitaj fervojistoj por special albumo. Interŝanĝe, li tuj resendos sian propran portreton, en uniformo.

S-ro Alois Heyna, ĉefkonduktoro en Novy-Bydzov, Riegrova, 201, Bohemujo (Aŭstrujo), deziras trovi ĉiulandajn korespondantojn ĉu letere, ĉu per ilustritaj poŝtkartoj ; li ĉiam kaj al ĉiu respondos akurate.

S-ro J. Bal, fervoja komizo, en Breda (Holandujo), Nassaŭ Singel, 18, deziras korespondi pri fervojaj aferoj, k. t. p.



LETERKESTO

S-ro J. Pal, Breda — Bonvolu skribi al S-ro Bendel, sekretario de la Saksa Sekcio, Zwickaŭerstrasse 85, Dresden-A (Germanujo) ; kredeble li donos al vi adresojn de fervojistoj, kiuj volos interŝanĝi leterojn, kvinope, laŭ via propono.



La Verda Stelo Gasse, kun ora surskribo « ESPERANTO »,
modelo deponita, estas la plej uzata.