Paĝo:Finot - Vidaĵoj de Senlimo, 1912.pdf/13

Ĉi tiu paĝo estas provlegita

estas konstruaĵo limigita de orbito de Saturno, al distanco de centra suno 100000 foje pli granda ol diametro de tero, t. e. 130 milionoj km. Steloj estas fiksaj, sfere lokitaj, al distanco iom pli granda ol tiu de Saturno. Transe, oni akceptis volonte, ke ekzistas spaco malplena, ĉirkaŭanta universon.

Tiun kredon oni devis forlasi, kiam en 1785-a, oni eltrovis Urano’n: limoj de universo estis tuj senditaj je 3000 milionoj km de centro de sistemo, t. e. trans spaco, kie oni loĝigis stelojn; fine eltrovo de Neptuno, en 1846-a, pruvis, ke orbito de tiu planedo estas desegnita al 4000 milionoj km de suno.

Sed la altirforto de tiu grandega astro, nia suno, efikas ankoraŭ pli malproksime. Trans tiu orbito de Neptuno, malvarmegaj dezertoj de spaco estas trairataj de kometoj, vagantaj astroj, malpezaj kaj haraj, kvazaŭ vespertoj de nokto eterna, kies orbito aliiĝas, kiam alia altirforto ilin altiras. Kelkaj el ili restadas en la sistemo suna, desegnas kurbojn fermitajn, sed ĝiaj orbitoj estas ankoraŭ pli malproksimaj ol tiuj de Urano kaj Neptuno; ekzemple kometo de 1860-a, estas distanca al suno je 128 milmilionoj km. Tamen tiu suno, kiu, el tie, ŝajnas malgranda stelo, povas altiri la kometon.

Tiuj nombroj estas ja nekompareblaj kun la distanco de steloj. Mi ne povas tie-ĉi sciigi, kiel oni mezuras tiun distancon; mi diros nur, ke oni observadas atente tiun stelon dum ses monatoj, la tero trairas duonon da ĝia orbito, kaj oni vidas, ĉu la stelo restas fiksa, aŭ ĉu oni rimarkas ian