Paĝo:Follas novas 1880 Rosalía Castro de Murguía.pdf/34

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

              Kiel la nuboj
Puŝataj de l’ vento
Jen nigrigas, jen ĝojigas
La senlimajn spacojn de l’ ĉielo,
              Tiel la ideoj
              Frenezaj kiujn mi havas
La bildoj multformaj
Kun strangaj fasonoj, kun svagaj koloroj,
              Jen nigrigas,
              Jen klarigas,
La fundon senfundan de mia penso.