6. Predikato estas a) predikateca verbo, kiu montras per si mem en difinita maniero ian agon, ian staton, ian econ. E.: Arbo kreskas, verdiĝas;
b) aŭ ne predikateca verbo, kiu ne montras per si mem difinitan agon, sed estas akompanata de adjektivo, participo aŭ substantivo predikateca (difinanta kaj priskribanta subjekton). E.: urbo estas belega; kolombo estas birdo; k. t. p. Tion oni nomas disigita predikato.
7. Predikato povas esti pli precize difinata de adverbo, aŭ de substantivo (aŭ vorto uzata substantive) regata de prepozicio. Tio utilas por montri objekton[1] de ago kaj apudajn cirkonstancojn. E.: Cesaro venkis Pompeon en granda batalo.
8. Substantivo povas esti difinata pli precize per aldono de alia substantivo aŭ substantivaĵo. E.: Tarkvino, reĝo de Romanoj. Tion oni nomas apudmeto.
9. Al ĉiu substantivo oni povas aldoni adjektivojn aŭ participojn, kiuj ili ankaŭ povas esti difinataj de aliaj substantivoj.
E.: | Homo mortiginta sian patrinon estas granda krimulo. Homo utila je sia lando mortis. |
Rim. 1. Adjektivo, aldonita sen ia pero al substantivo, estas nomata apudmetita por ĝin distingi de tiu, kiu estas aldonita per pero de verbo esti. E.: homo bona (adj. apudmetita), homo estas bona (adj. predikateca).
2. Al substantivo oni povas ankaŭ aldoni aliajn vortojn por ricevi ian difinon: la, tiu, ĉiu, k. c.
- ↑ Objekto estas tio, kio ricevas agon.