42. Kiam la unua substantivo estas en akuzativo, la dua ne estas ĉiam en akuzativo. D-ro Zamenhof skribas:
E.: | Vi serĉas la princon Hamleton. (Haml. II. 2.) |
La diablo lin prenu, la sentaŭgulon. (Haml. V. 1.) |
Simile S-ro Kofman:
Demandu la patrinon Evon. (Kain, I. 1.) |
Sed oni trovas malan uzadon en bonaj aŭtoroj:
E.: | Homo povas kompari la lingvon Esperanto. (Beaufront, Manuel Complet, pĝ. 13, eld. Bonnard. Citite de F. Chaufoureaŭ.) |
La loĝantaro dividiĝas en kvar lingvajn elementojn: rusoj, poloj, germanoj, hebreoj, ĉiuj reciproke rigardantaj sin kiel malamikoj. (Espérantiste, 64, 206.) |
Tie ĉi oni povas kompreni: la lingvon nomatan Esperanto, k. t. p.
43. Kiam oni alparolas iun, la dua substantivo restas ĉiam en formo o, oj, ĉar ĝi estas tie vera vokativo.
E.: | Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo. (Z.) |
44. Prepozicion oni ne uzas inter du substantivoj, kiam oni povas meti pense inter ilin la vorton »nomata«.
E.: | Urbo Parizo; monato septembro. |
45. Komplementoj de substantivo. Substantivo estas komplemento de alia substantivo, kiam ĝi difinas ĝin per pero de prepozicio.
46. Post vorto esprimanta mezuron, kvanton, pezon, nombron, k. c., unuvorte montranta, ke oni parolas pri ia kvanto da io, oni ĉiam uzas prepozicion »da« (kun nominativo). (206.)
E.: | Glaso da vino estas glaso plena je vino. (Z.) |
Sur la arbo sin trovis multo da birdoj. (Z.) | |
Alportu al mi metron da nigra drapo. (Z.) | |
Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. (Z.) |