|- |style="width:2em" | |style="pb1; padding-left:0.5em; vertical-align:top" |La peco da ŝtof' antaŭ kiu tremadis la tero. (Haml. V. A.) |- |style="width:2em" | |style="padding-left:0.5em; vertical-align:top" |La mallaŭdo de tia persono devas esti por vi pli grava ol la aplaŭdado de tuta teatro da aliaj personoj. (Haml. III. 2.) |}
Rim. Se oni uzus »de«, tio signifus ion uzatan por io, aŭ difinatan de io, sed ne montrus mezuron: »glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino; metro de drapo signifus metron, kiu kuŝis sur drapo, aŭ kiu estas uzata por drapo.« (Z.)
47. Posedo, dependo, deveno estas montrataj de prepozicio »de«. (133.)
E.: | La libro de Petro estas tiu, kiu apartenas al Petro, kiun li tenas nun, aŭ kiun li verkis. |
La koloroj de tiu floro estas brilaj. | |
Profesoro, studento de medicino, leĝoscienco, k. c. (Beaufront.) |
Rim. En kelkaj okazoj deveno povas esti komprenata kiel eltiro. Tiam oni povas uzi el anstataŭ de. E.: Donu al mi floron el (aŭ: de) via ĝardeno.—-Tio ĉi estas rakonto el Biblio (»de« povus kredigi, ke ĝi estas rakonto inda esti en Biblio). Cetere por tiuj demandoj vidu ĉapitron dediĉitan al Prepozicioj, kaj al cirkonstancaj komplementoj de verbo.
48. Antaŭ landnomo oni uzas diversajn prepoziciojn laŭ jenaj ekzemploj:
La loĝantoj en Parizo (aŭ: de Parizo, aŭ: la Parizanoj) estas ofte gajaj. | |
La batalo apud Farsalo ŝanĝis multajn aferojn en Romo. | |
La kuriero estis atakita sur la vojo al Peterburgo. | |
Mi ricevis leteron el Parizo. | |
Li venigis al si el Berlino multajn librojn. | |
Li venigis al si el Parizo specimenojn de ŝtofoj per sia ordinara liveranto. |
49. Oni uzas ordinare prepozicion »el« antaŭ nomo montranta ŝtofon, materialon, el kiu oni faris aŭ tiris ion. Oni povas ankaŭ uzi adjektivon aŭ vorton kunmetitan.
E.: | Tablo el marmoro, el ligno, el fero. Konfitaĵo el pomoj; |
aŭ: | marmora, ligna, fera tablo. Poma konfitaĵo; |
aŭ: | marmortablo, lignotablo, fertablo. Pomkonfitaĵo. (52.) |