Rim. 1. Por kunmeti vorton el prepozicio aŭ adverbo, oni metas la prepozicion aŭ la adverbon en la komencon. E.: eniri, malsupreniri ... (vidu Prepozicio.)
2. Kelkaj vortoj kunmetitaj ne sekvas tamen tiun regulon. Tiel oni trovas: centjaro, falakvo, anstataŭ jarcento, akvofalo (kiujn cetere oni trovas ankaŭ uzataj, sed ambaŭ unuaj estas multe pli komunaj). Tie ĉi oni uzas la neregulan formon eble pro belsoneco aŭ por pli forte insisti pri cent, pri fal, k. t. p. (54. »Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj. Oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kun ĝia gramatika finiĝo.« (Z. Ekzercaro.) Sekvas de tio:
1. Kiam oni ne ricevas neelparoleblan vorton per kunmeto de simplaj radikoj, pli bone estas forigi ĉiun aldonan vokalon inter ambaŭ radikoj, ĉar tiamaniere la kunmetita vorto estas malpli longa. E.: litkovrilo, ĝardenpordo.
2. Kiam la renkonto de konsonantoj donas neelparoleblan aŭ tre malfacile elparoleblan vorton, oni intermetas plej ofte vokalon o. E.: Aŭstrolando.
3. Se unu el kunmetataj radikoj estas uzata en senco nepre adjektiva aŭ adverba, tiam oni intermetas vokalon a aŭ e. E.: unutaga = kio daŭras unu tagon; unuataga = kio estas en la unua tago. (Z.)—Simile: »Pro kio vi silentas, vi, unuanaskito mia?« (Kofman, Kain, I. 1.)—»Krom la suprecititaj paroladoj, li ...«
Rim. 1. Se la kunmetita vorto estas tro longa, oni devas uzi apartajn vortojn. E.: poŝtkartkolektanto, kolektanto de poŝtkartoj.
2. Ofte aŭtoroj intermetas vokalon a aŭ e sen ia neceseco. Rezultato estas preskaŭ ĉiam ricevi vorton tro longan aŭ konfuzigan. Oni devas do en tiaj okazoj uzi apartajn vortojn aŭ intermeti nenian vokalon. E.: Italalando, anstataŭ Itallando aŭ Lando Itala,—kuneligi, anstataŭ kunligi aŭ ligi kune (oni kredus unuavide: kun-eligi),—samamaniere, anst. sammaniere.
di-
3. De kunmeto de radikoj venas renkonto en Esperanto de duoblaj konsonantoj, kiuj montras, ke oni devas