Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/36

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

trovi, konsideri, rigardi kiel, konsideri kiel, diri, opinii, pensi, fondi, elekti, titoli, sin montri, lasi, k. c. Post tiaj verboj oni povas preskaŭ ĉiam meti pense »esti« inter la verbon kaj la adjektivon.


E.: Papero estas blanka.
Birdoj estas agrablaj.
La riĉiĝo igis lin (estantan) senkompata.
Ili trovis la manĝaĵojn (estantajn) bonaj.
La kutimo faris lin indiferenta por tio ĉi. (Haml. V. 1.)
Kion vi intencas nun fari por vin montri inda filo. (Haml. IV. 7.)
Ili nomis lin reĝo.


Rim. Oni trovas en Hamleto (IV. 1): »Lasu nin solajn por momento«. Tiu ekzemplo ne havas valoron, ĉar ĝi estas preseraro. (D-ro Zamenhof, privata letero.)

64. Kiam predikateca adjektivo rilatas ne substantivon aŭ pronomon, sed infinitivon aŭ enhavon de tuta frazo, tiam ĝi prenas formon neŭtralan, t. e. fariĝas adverbo. (167. R. 1 kaj 2.)


E.: Resti kun leono estas danĝere. (Z.)
Estus bone, se li venus.
Estas dirite, ke ...


Rim. Pli malofte oni trovas adjektivon en a: »ĉu ne estas ebla, ke ni kompreniĝadu per ia alia lingvo?« (Haml. V. 2.)—»Plej bona estos, se vi ĝin forgesos.« (Haml. I. 5.)

65. Kiam adjektivo rilatas opan nomon, ĝi povas indiferente esti en ununombro aŭ en multenombro. En praktiko tiu regulo estas malofte uzata, kaj oni preferas ununombron.


E.: Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn. (Z.)