Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/40

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
E.: Kia horo estas? La tria.
Kiun daton ni havas hodiaŭ? Hodiaŭ estas la dudeksepa de marto.
Henriko IV-a estas mortigita de Ravaillac.
Vidu paĝon 32-an.


76. Nombro hora, taga, peza, kosta, vica, daŭra, mezura, k. s. estas ordinare akompanata de prepozicio konvena (je, en, sur, po ...) kun nominativo, aŭ, pli ofte, de akuzativo sen prepozicio. (Cart.)—(39, 121.)


E.: Georgo Washington estis naskita la dudek-duan de februaro (Z.), aŭ: en la dudek-dua de februaro.
Kiom kostas tio ĉi? Naŭ frankojn.


Rim. 1. Kompreneble, kiam la nombro estas subjekto aŭ difinas apudmetite substantivon, kiu mem estas subjekto, tiam ĝi restas en nominativo: »Hodiaŭ estas la dudek-sepa de marto.« (Z.)—»Naŭ frankoj estas kosto de tiu ĉi ŝtofo.«

Rim. 2. Oni trovas iafoje por simpla dato nominativon solan: »Parizo, 15-a de februaro 1903.« Tion oni vidas ekz. en »Esperantisto«.

77. Horaj eroj povas esti kalkulataj laŭ jenaj manieroj:


A.
2 h. la dua (batas).
2 h. 10 m. dek minutoj de la tria.
(unu) kvarono de la tria.
duono de la tria.
tri kvaronoj de la tria.
B.
2 h. 5 m. la dua kaj kvin minutoj.
2 h. 10 m. la dua kaj dek minutoj.
la dua kaj kvarono.