Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/42

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

VI

PERSONAJ PRONOMOJ.
POSESIVOJ.

I. Pronomoj.

Formo.Ununombro: Mi, (ci) vi, li (vira sekso), ŝi (virina sekso), ĝi (ne difinita sekso).

Multenombro: Ni, vi, ili.

Ambaŭ nombroj: Si (refleksiva pronomo), oni (nedifina pronomo.)

Gramatiko: Povas preni n akuzativan, ne j multenombran.—»Oni« estas neŝanĝebla vorto.

78. Persona pronomo havas saman sekson kaj saman nombron, kian havas substantivo, kiun ĝi anstataŭas.


E.: Mia patro skribis, ke li alvenos morgaŭ.
Mia patrino skribis, ke ŝi alvenos morgaŭ.
Nia hundo revenis: ĝi forkuris hieraŭ.
Mi diris al mia frato: »vi estas bona. Li respondis ...
Mi diris al miaj fratoj: »vi estas bonaj. Ili respondis ...


Rim. Pronomo »ĝi« estas uzata por ĉiuj objektoj, eĉ por personoj, kies sekso ne estas konata. Pronomo »li« estas uzata por viroj aŭ viraj bestoj,—pronomo »ŝi« por virinoj aŭ virinaj bestoj. Pri »ĝi« jen tio, kion diras D-ro Zamenhof en »Esperantisto«, 1893, pĝ. 16-a: »Kelkaj samideanoj ne aprobas anglan kutimon starigi infanojn sur unu ŝtupon kun bestoj kaj objektoj, kaj, parolante pri infano, uzas »li« anstataŭ »ĝi«. Kontraŭ la uzado de »li« en tiaj okazoj oni nenion povus havi; sed la kaŭzo, kial ni (kaj ankaŭ la lingvo angla) uzas en tiaj okazoj »ĝi« estas ne tia, kiel ili pensas. Nek la lingvo angla, nek Esperanto havis ian intencon malaltigi la indon de infanoj (ambaŭ lingvoj estas