Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/47

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

VII.

PRONOMOJ-ADJEKTIVOJ

aj aliaj vortoj.

I. Montraj vortoj. (Demonstrativoj.)

Formo: tiu, tia, tiu ĉi ... jen, mem, ajn.

Gramatiko: »Tiu, tia« ... sekvas regulojn de adjektivoj (nombra, kaza akordo).

E.: tiu homo; tiuj homoj; mi amas tiujn personojn.

»Jen, mem, ajn« estas ne ŝanĝeblaj vortoj.

88. »Tiu, tiu ĉi« estas uzata iafoje antaŭ poseda adjektivo por insisti pli forte.


E.: Tiu ĉi mia malnova amiko.
Tiuj niaj kuraĝaj soldatoj (pri kiuj ni ĵus parolis).


89. »Tiu«, k. a. oni ripetas iafoje sen neceseco por pli forte montri aferon, pri kiu oni parolas.


E.: Tiun bandon, kiu minacis al via feliĉo, tiun detruis li!


90. Iafoje oni uzas »tio, tio ĉi, ĝi« (por ĉiuj personoj kaj nombroj) en celo difini pli forte ion.


E.: Ĉar tio ĉi estis feino. (Z.)
Kiu frapis? Ĝi estas mi, via patro.
Ĝi estis iliaj fratoj (aŭ: ili estis iliaj fratoj).


91. »Jen, jen estas, venas«, k. t. p. oni uzas ankaŭ ofte en sama maniero.