Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
E.: | En printempo floroj aperas. (Aŭ: printempon floroj aperas; aŭ: printempe floroj aperas.) |
Dum la tuta tago li restis sola. (Aŭ: la tutan tagon ...) | |
Li estas nur unu jaron en la servado (Mary IX.) | |
Hodiaŭ vespere mi estas sana, sed hieraŭ matene mi suferis. |
122. Por montri kiam okazos io, oni uzas »post« (kun nominativo).
E.: | Li revenos post tri semajnoj. |
Post 14 tagoj granda festo! |
123. Por montri kiam okazis io, oni uzas »antaŭ« (203).
E.: | Antaŭ tri semajnoj mi fariĝis malsana, sed nun mi resaniĝis. |
124. Por montri de kiam afero estas farata aŭ okazas, oni uzas »de«. (Oni montras komencon de afero, kiu daŭras ankoraŭ.)
E.: | De tri semajnoj mi estas malsana, kaj ne scias kiam (aŭ: post kiom da tempo) mi resaniĝos. |
125. Por montri ne precize tempon, je kiu okazas io, oni uzas »ĉirkaŭ, ĉe«, laŭ jenaj ekzemploj:
Ĉe mia alveno la hundo ekbojis. | |
Ĉirkaŭ majo mi foriros. |
126. Por montri tempon necesan por io, aŭ uzata por io, oni uzas »en«.
E.: | Tiu ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial se mi legos en ĉiu tago po dek-kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. (Z.) |
127. Por montri ekstreman limon da tempo, oni uzas unu el la esprimoj: »ĝis, ne pli (ol), ne malpli (ol), almenaŭ« ... k. t. p. (207, R. 2.)
E.: | Ĝi povas kuŝi ok ĝis naŭ jarojn. (Haml. V. 1.) |