E.: | Enui la patrujon. (Z.) |
Aleksandro turniĝis en polvon. (Haml. V. 1.) | |
Mi jam tri jarojn estas tombisto. (Haml. V. 1.) | |
Ni sciiĝis tiun novaĵon (anstataŭ: pri tiu novaĵo). |
X. Modoj kaj tempoj.
141. Propozicio (3), rilate al realeco de afero eldirata, estas elparolata kaj esprimata diversmaniere de parolanto. La ideo povas esti eldirata, kiel reala, okazanta fakto (E.: Petro kuras); aŭ kiel volo, deziro de parolanto (E.: Petro, kuru!); aŭ kiel simpla opinio, kompreno, k. t. p. (E.: Petro kuras por varmiĝi.—Oni ne diras, ke Petro estas varma, sed lia varmiĝo estas rigardata kaj esprimata, kiel celo de lia kuro).
Diversa maniero, laŭ kiu propozicio estas komprenata, estas esprimata en Esperanto per tri modoj: indikativa, ordona, kondiĉa,—kaj iafoje per infinitivo.
Rilato inter ĉefa kaj dependa propozicio (211) estas esprimata per konjunkcioj plej ofte. Tiuj konjunkcioj ne ordonas difinitan modon, ĉar en Esperanto modo uzota dependas nur de ideo esprimota. (218.)
142. Kion oni diras, tio povas rilati simple unu el tri tempoj: estinto, estanto, estonto (simplaj tempoj); aŭ rilati ian momenton pasintan, estantan aŭ okazontan, jam estantan en estinteco, estanteco aŭ estonteco, rilate al tiu momento (malsimplaj tempoj).
XI. Indikativo.
143. Indikativo estas modo, per kiu oni eldiras simple ion, kiel veran, jese, nee, aŭ demande.
E.: | Patro venas. Kiam patro venos, ni foriros. |
Kvankam tio estas konata, tamen oni devas rememorigi pri ĝi. | |
Se li estas malsana, mi senkulpigas lin. |