Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/67

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

XV. Kondiĉa modo. (Kondicionalo.)

165. Kondicionalo montras, ke afero dependas de supozo, t. e. de alia afero (kondiĉo), kiu ne estas vera, ne ekzistas efektive en momento, kiam oni parolas.


E.: Se li estus riĉa, li havus multajn amikojn. (Sed li ne estas riĉa, li do ne havas multajn amikojn.)
Se mi tion scius, mi ĝin dirus. (Sed tion mi ne scias.)


Rim. 1. Kiam oni volas montri per vorto »se«, ke kondiĉa rilato ekzistas inter du propozicioj, sed neniel celas realecon de enhavo de ambaŭ propozicioj, tiam oni uzas simple indikativon. E.: »Se vi ne faris alian aferon, vi estas sufiĉe rekompencita.«

Rim. 2. Kondicionalo povas iafoje montri deziron, timon, minacon, k. c. kiam efektivigo de l' kondiĉo eldirata ŝajnas preskaŭ neebla. E.: »Se mi povus lin venki!—Se iam vi mokus min!...

Rim. 3. Oni iafoje uzas kondicionalon eĉ kiam afero estas reala, por montri (pro ĝentileco aŭ alia kaŭzo) malpli da forton en la senco. En tia okazo (kiel en supra) oni alpensas alian frazon kondiĉan. E.: »Mi ne volus tion fari« (se tio okazus).—»Mi estus feliĉa ricevi vian verkon« (se vi havus afablecon ĝin sendi al mi ...)

166. Por tempoj malsimplaj de kondicionalo, oni agas kiel por indikativo.


E.: Mi ne farus la eraron, se li estus dirinta al mi la veron. (Z.)


XVI. Infinitivo.

167. Infinitivo esprimas ideon verban en ĝenerala maniero. Oni uzas ĝin:

a) subjekte, kiam ago estas montrata ĝenerale; b) komplemente, por klarigi ideon.


E.: Bone pensi kaj bone agi sufiĉas por vivi bone kaj feliĉe.
Vivi estas agi: kiu ne agas, ne vivas.
Li ĉesis kuri.