Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/70

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

XVIII. Pasivaj verboj.

175. Pasivaj verboj, estante formataj per kunligo de verbo »esti« kun pasivaj participoj, havas nur malsimplajn tempojn. Tiuj tempoj signifas absolute kiel tiuj de aktivaj verboj. (XII, XIII.)

176. Pasivaj participoj sekvas regulojn de aktivaj. Iliaj komplementoj estas signataj per »de« aŭ »per«. (144.)

177. Oni devas atenti neuzi estantan pasivan participon anstataŭ estinta, kaj reciproke. Participo »ata« montras, ke ago daŭras en priparolata momento, aŭ ke oni konsideras ĝian daŭradon; participo »ita« montras finitecon de ago.


E.: La pordo estas fermita. (Oni ĝin fermis.)
La pordo estas fermata. (Oni ĝin fermas nun.)
Pasero kaptita estas pli bona ol aglo kaptota. (Z.)
Mono havata estas pli grava ol havita. (Z.)


XIX. Refleksivaj verboj.

178. Refleksiva verbo montras agon de subjekto sur sin mem. (80.)


E.: Li batis sin. Mi lavas min. Li sidigis sin.


Rim. Oni do uzas ilin nur kiam subjekto vere agas sur sin mem, kaj ne, kiel en naciaj lingvoj, en multaj aliaj okazoj. Por esti certa, ke oni povas tiel ripeti personan pronomon, oni povas demandi kaj respondi jese: »ĉu mi povus fari tiun agon sur alian personon?« E.: »Mi lavas min« (mi povus lavi alian).

179. Kiam subjekto fariĝas ia, oni povas uzi sufikson »iĝi« anstataŭ ripeti pronomon personan.


E.: Li sidiĝis (aŭ: li sidigis sin). (Z.)
Li montriĝis (aŭ: li montris sin).


180. Se ekzistas multenombra subjekto kaj oni volas montri, ke ago iras de unu al alia de tiuj subjektoj, oni