Paĝo:Fruictier - Esperanta Sintakso, 1903.djvu/74

Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

IX.

PREPOZICIO.

I. Esploro ĝenerala.

191. Prepozicio esprimas rilaton inter vortoj; plej ofte ĝi montras nerektan aŭ cirkonstancan komplementon de verbo, komplementon de substantivo aŭ adjektivo, k. t. p. ĝi anstataŭas kazojn deklinaciajn.

Prepozicio en Esperanto ordinare havas sian komplementon en nominativo. Oni uzas akuzativon post prepozicio nur se tiu ĉi kazo estas postulata de alia kaŭzo. (Z.) [E.: almovo.] (36. R. 1; 127. R.)


E.: La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro. (Z.)
Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo. (Z.)
Mi vivas kun li en granda amikeco. (Z.)


192. Prepozicio estas ordinare memstara vorto; tamen kelkaj estas ankaŭ adverboj (210) aŭ konsistas el tuta esprimo.


E.: Kaŭze de la finiĝo de la unua dekjaro... (Z. en L. I. n-ro 18, pĝ. 83.)
Li staris meze de la malamikoj.


193. Prepozicioj estas ofte uzataj kiel prefiksoj aŭ por formi kunmetitajn vortojn. Kiam tio ĉi okazas por verbo, oni tre ofte ripetas antaŭ nerekta komplemento de la verbo la prepozicion, per kiu oni formis tiun verbon.


E.: Tio estis senutila. Mi eliris el la korto.


194. En Esperanto ĉiu prepozicio havas sencon bone difinitan. Se la senco de frazo ne montras klare,